Koramiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Paculo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
 
Linio 1:
{{Sen fontoj|sekseco|Oktobro 2015}}
Du '''koramikoj''' kune estas partneroj en [[Amo|amrilato]], kiuj ne estas [[Geedzeco|edz(in)oj]]. En kelkaj [[kulturo]]j{{kiuj?}} estas neakceptite havi amrilatojn antaŭ ol edz(in)iĝi aŭ kiam oni jam estas edz(in)o. Sed en tre multaj landoj en la pasinta [[jarcento]] pli kaj pli akceptiĝis havi amrilatojn antaŭ edz(in)iĝi, pro kio oni nun pli malferme parolas pri koramikoj. Ankaŭ plioftiĝis eksedz(in)iĝoj, kaj multaj eksedz(in)oj tiam dumtempe vivas en rilatoj sen edz(in)eco.
 
Oni teorie povas uzi la vorton ''koramiko'' por ambaŭ seksoj, ĉar la vorto ''amiko'' estas sekse neŭtrala radiko<ref>{{citaĵo el la reto|url=https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html|titolo=Seksa signifo de O-vortoj|alirdato=la 22-an de junio 2016|aŭtoro=Bertilo Wennergren|aŭtoroligilo=Bertilo Wennergren|dato=2016-05-26|verko=[[Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko]]|lingvo=eo}}</ref>, sed praktike oni kutime uzas la vorton nur por viraj koramikoj, ĉar por inaj koramikoj oni kutime uzas la vorton ''koramikino''.