Signolingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 70:
Raportoj pri la farto de surduloj ĉe tiuj populoj varias. Kelkaj verkistoj esprimis laŭdon pri la bona integrado de surduloj en tiaj komunumoj, dum aliaj plendis, ke la surduloj ne lernas la signolingvon, kiu kutimas esti instruata pere de la parola lingvo.
 
En la [[Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj]] dum longa tempo uziĝis signolingvo kun tute alia funkcio. Ĝi funkciis kiel interetna [[helplingvo]] inter triboj kun tre malsimilaj parollingvoj. La [[indiana gestlingvo]] estas [[piĝino|piĝina lingvo]], en kiu uziĝas preskaŭ nur signoj bildigaj kaj imitaj (ikonaj). Pro tio, ĝi estis facile komprenebla ankaŭ por eŭropdevenaj enmigrintoj, kiuj ankaŭ uzis ĝin en siaj kontaktoj kun la indiĝenoj. Ĝi havas simplan sintakson en spaco, same al signolingvoj de surduloj. La piĝino donis ideon al simila internacia lingvo. Oni faris senlingvan signokodon el ĝi, kaj nomis tiun Amer-Ind.
 
Beboj ĝis la sepa monato ne povas eldoni parollingvajn sonojn. Se ili lernas signonligvon, ili povas komenci pli frue efike komuniki, ol paroli. Oni proponas signonligvon al aŭdantaj infanoj kun [[malfrua parolevoluo]].
 
Oni ankaŭ proponas signolingvon el terapiaj kialoj por aŭdantuloj, kiuj havas iun parolmalhelpon, ekzemple balbutadon, disleksion, aŭ estas post apopleksio. Celo estas, ke parolaj regionoj de cerbo ricevu novajn stimulojn el movado. Se oni havas tre severan parolproblemon, aŭ estas muta, li povas lerni kaj uzi signolingvon, kiu helpas komuniki per lingvo, kaj senlingvajn kodojn, kiuj helpas lian senlingvan komunikadon. Al tiuj estas ekzemploj Amer-Ind, Makaton kaj Schau doch meine Hände. Se li uzas signolingvon, li ofte trovas antaŭjuĝon, kiu diras, ke signumantoj estas surdaj. Tiun volas neniu.
 
Surduloj kritikas doktorojn, ĉar ili trovas signolingvojn esti helpaj por aŭdantuloj, sed ili pensas, ke ili estas malhelpoj por surduloj, kaj estas kontraŭ ĝi.
 
== Unuopaj signolingvoj ==