Pink Floyd: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 132:
=== Gilmour-a tempo ===
[[Dosiero:David Gilmour Pulse Tour 2006.jpg|maldekstra|eta|David Gilmour dum koncerto de la turneo de ''[[The division bell]]'', uzanta [[Parolkesto|parolkeston]] por la kanto "Keep talking"]]
Fine de 1986, Gilmour kunigis al Mason, Wright kaj aliaj studiaj muzikistoj inter kiuj [[Tony Levin]] ([[Chapman Stick]]-isto kaj basgitaristo de [[Peter Gabriel]] kaj [[King Crimson]]) kaj [[Scott Page]] ([[saksofono|saksofonisto]] de [[Supertramp]]) por surbendigi la novan albumon de Pink Floyd. Pro leĝaj kialoj, Wright ne povis esti konsiderata kiel ano de Pink Floyd, kaj eĉ se sialia partopreno al la kreado de la albumo estis, kiel tiu de Mason, sufiĉe malgranda, sialia ĉeestanteco donis al Gilmour pli da legitimeco: ''"Mi opiniis ke tio fortigis nin, leĝe kaj muzike"'' (Gilmour al la ĵurnalisto [[Karl Dallas]]) <ref>Jean Michel Oullion, ''Pink Floyd,'' Eldonejo Les carnets de l'info, 2009, p.92</ref>. Fakte, ĉiuj kantoj estis subskribitaj aŭ kunsubskribitaj de Gilmour, kun [[Patrick Leonard]], [[Anthony Moore]] kaj [[Bob Ezrin]].
La albumo titolita "''[[A momentary lapse of reason]]''" estis surbendigata en pluraj studioj[[studio]]j sed ĉefe sur la ''[[Astoria]]'', [[barĝo]] ankrata sur la [[Tamizo]] freŝe aĉetita de Gilmour.
Per tiu albumo Pink Floyd rekuniĝis kun la sukseco: la vendoj de ''[[A momentary lapse of reason]]'' fore forpaŝis tiujn de ''[[The final cut]]''. La sekvanta turneo okazigis tutmonde grandegajn koncertojn, kun Richard Wright kaj [[Guy Pratt]] anstataŭanta je Roger Waters por la basgitaro, kaj estis grandega sukseco. ''[[Delicate sound of thunder]]'', la unua koncerta albumo ekde ''[[Ummagumma]]'', estis eldonata dum ĉi-tiu turneo.<br>
Gilmour, Mason, kaj Wright finfine denove plena ano de Pink Floyd, reeniris en studion en 1994 por surbendigi tion, kio estis estonta la lasta albumo de Pink Floyd: ''[[The division bell]]'' (''[[The endless river]]'' estanta nur kombinata el defalaĵoj de ''[[The division bell]]''). Por ĉi-tiu albumo Wright reverkis (unuafoje ekde "Wish you were here", preskaŭ 20 jarojn pli frue): li kunsubskribis 4 kantojn (de la 11 de la albumo) kun Gilmour kaj subskribis sole la muzikon de la kanto "Wearing the Inside out" (teksto de [[Anthony Moore]]), en kiu oni povas aŭdi lin kanti. Sed Gilmour restis la ĉefa verkanto, subskribanta aŭ kunsubskribanta ĉiujn kantojn (escepte "Wearing the Inside out") kun Wright, aŭ kun [[Bob Ezrin]] (muziko de "Take it Back") kaj [[Nick Laird-Clowes]] (tekstoj de "Poles apart" kaj "Take it back"). [[Polly Samson]], la edzino de David Gilmour, multe partoprenis: ŝi verkis (aŭ kunverkis) la tekstojn de 7 kantoj.