Santa Fe de Mondújar: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto urbo|regiono-ISO=ES}} '''Santa Fe de Mondújar''' estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Provinco A..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Santa Fe de Mondújar situas je 22 km de la provinca ĉefurbo [[Almería]].
 
Ĉirkaŭ la jaroj 3300 a.K., en la periodo de la [[Kuprepoko]] estis konstituita la prahistoria setlejo de [[Los Millares]]. Temas pri cirklaj domoj ene de murego kaj granda [[nekropolo]] de kolektivaj tomboj.<ref> Cámara Serrano, Juan Antonio. Agencia Andaluza del Agua, ed. [https://www.juntadeandalucia.es/medioambiente/portal_web/agencia_andaluza_del_agua/participacion/publicaciones/rio_andarax.pdf «Río Andarax. I. El río y sus pobladores / 2.Los Millares».] Junta de Andalucía. pp. 47-49. Konsultita la 10an de februaro. </ref> La romianoj konstruis gvatoturon por kontroli la ŝoseon kiu estis konekto de [[Guadix]] al Urci ([[Pechina]]). Dum la periodo de [[Al Andalus]], Idrisi, geografo de la 12a jarcento, verkis ke la Kastelo de Mondújar estas sur monteto ĉe la rivero, eble la antikva romia fortikaĵo kiu estis uzata ankaŭ de la araboj.
 
Post la konkero fare de kristanoj oni fondis la kernon de Santa Fe kiu anstataŭis la iamajn domarojn Mondújar kaj Huechar. Antaŭ la ribelo de la [[moriskoj]] (1568-1570), Santa Fe, Mondújar kaj Huechar enhavis 176 moriskojn. Post la milito kaj forpelo de la moriskoj okazis reloĝado en 1573 pere de 42 kolonoj devenaj de la provincoj Ĥaeno, Kadizo, Valencilando, Navaro kaj Lugo.
 
En la dua duono de la 19a jarcento estos prospero pro la kultivo de vinberoj, la ekspluatado de minoj de Gádor kaj la instalado de la [[fervojo]]. La ekonomia prospero venos al la unua jardeko de la 20a jarcento. En 1911 oni inaŭguris la unuan elektran fervojon de Hispanio, eksperimente, inter Santa Fe kaj [[Gérgal]]. En la aktualo la ekonomia agado dependis el la agrikulturo kun la kultivo de la [[oranĝo]], kiel alternativo al la [[vinbero]]; kaj de la olivarboj kaj la fruktarboj.
 
==Referencoj==