Kronvirusa malsano: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono pri Viktimoj |
e Ŝanĝi nomon al "kronviruso" |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Infectious bronchitis virus.png|eta|La [[
'''Kronvirusa pneŭmonito''' estas aro da ''netipaj pneŭmonitoj'', kaŭzitaj de [[
== Epidemio de 2003 ==
Linio 13:
=== Infekta aganto: kronviruso ===
Dum tiu tempo sciencistoj en multaj landoj intense penegis trovi la mikrobon, kiu kaŭzas tiun antaŭe nekonatan infektan malsanon. Komence erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la [[
La kronviruso, kaŭzanta netipan pneŭmonion, forte diferencas de antaŭe konataj tiaj virusoj. La malsanuloj eligas la viruson plej ofte kun muko, sputaĵo, salivo dum tusado, ternado, parolado, spirado. Krome, la virusoj estas trovitaj en sango, fekaĵo, urino, vomaĵo. Tial, krom la precipa aerguta vojo de transmisio, la malsano povas disvastiĝi per infektitaj akvo, nutraĵo kaj diversaj aliaj materialoj. La koronviruso estis nomita ''Urbani SARS-associated coronavirus'', memore al la kuracisto [[Carlo Urbani]], kiu diagnozis la malsanon, infektiĝis kaj malgraŭ kuracado pereis pro sarso la [[29-an de marto]] [[2003]].
Linio 28:
Ĝis la 24-a de januaro estis registritaj ĉirkaŭ 900 infektitoj en pluraj landoj: la kontinenta Ĉinio (875, el kiuj 26 mortis), [[Honkongo]] (2), [[Tajlando]] (4), [[Makao]] (1), [[Tajvano]] (1), [[Sud-Koreio]] (1), [[Japanio]] (1), [[Usono]] (1), [[Vjetnamio]] (1), [[Singapuro]] (1). En Ĉinio 444 konfirmitaj kazoj el 571 estis registritaj en Uhano. Tajvano protestis post kiam la Monda Organizaĵo pri Sano registris la unuan kazon de infektiĝo kun mencio "Tajvano, Ĉinio". Nord-Koreio provizore fermis siajn limojn por ĉiuj eksterlandaj turistoj. La viruso trafas plej forte aĝulojn kaj malsanulojn. Aĝo de la mortintoj varias de 48 ĝis 89 jaroj.
La [[25-an de januaro]] [[:n:La ĉina
En [[Francio]] estis registritaj tri kazoj de infektiĝo — du en [[Parizo]] kaj unu en [[Bordeaux]], kie malsaniĝis 48-jarulo, antaŭ du tagoj reveninta el Ĉinio kaj interalie vizitinta Uhanon.
Linio 56:
Dume [[Kanado]] konfirmis la unuan infektiĝon en la lando. La paciento estas viro, veninta la 22-an de januaro el Uhano al [[Toronto]] tra Guangzhou.
Ĝia la {{dato|27|1}} ĝi la kaŭzis jam [[:n:La ĉina
La ĉina ĉefministro [[Li Keqiang]] venis al Uhano por persone konatiĝi kun situacio en la urbo, plej forte trafita de la epidemio. Oni blokis 13 urbojn en Hubejo por kvaranteno. Dume pluraj aliaj urboj, inkluzive de tiuj grandaj kiel Ŝanĥajo, Ĉengduo kaj Ĉongĉingo fermis eniron por aŭtoj kun aliurbaj numerplatoj. En multaj urboj oni malpermesas eniron al la aŭtoj kun numerplatoj de Hubejo. En pluraj vilaĝoj loĝantoj kreas fosaĵojn, tiel barante la vojojn. Multaj hubejanoj trafis kaptilon, ĉar oni forpelas ilin el hoteloj dum ili ne povas reveni hejmen, ĉar iliaj urboj estas fermitaj.
Linio 76:
La flugkompanio [[United Airlines]] nuligis flugojn laŭ 24 itineroj al Ĉinio, inkluzive Honkongon. Usono proponis al Ĉinio akcepti teamon de usonaj fakuloj, kiuj helpos bridi la epidemion. En Japanio estas konfirmitaj tri infektiĝoj, inter kiuj estas maljuna ŝoforo de buso, kiu neniam vizitis Uhanon, sed dufoje veturigis ĉinajn turistojn en [[gubernio Nara]]. La transportitaj de li turistoj montris neniujn simptomojn de malsano kaj jam revenis al Ĉinio. Antaŭtage en Germanio estis registrita kazo, kiam loka viro infektiĝis de sia ĉina kolego. Tio estas la unuaj kazoj de transiro de la viruso ekster Ĉinio de homo al homo.
La {{daton|30|1}} teamo, esploranta la
Dume nombro de la infektitoj atingis 7892 kaj la unua infektiĝo en Tibeto estis oficiale konfirmita. Mortis jam 170 homoj, ĉiuj en Ĉinio. La aŭtoritatoj rekomendis al la kompanioj kaj organizaĵoj post la fino de la novjaraj ferioj permesi al siaj dungitoj labori hejme. Por lukto kontraŭ la epidemio estis donitaj 27,3 miliardoj da juanoj (3,9 miliardoj da dolaroj).
Linio 84:
Sud-Koreio anoncis planon evakui ĉirkaŭ 700 siajn civitanojn el provinco Hubejo kaj meti ilin je kvaranteno, starigota en distrikto Jincheon. La vojoj al la ejo, nuntempe uzata kiel edukejo por ŝtatoficistoj kaj lokanoj, estis blokita de traktoroj fare de lokanoj, kiuj forte oponas tiun ĉi planon. Kolera homamaso el proksimume 200 lokanoj atakis vic-ministron pri sano Kim Kang-lip, batis kaj insultis lin tiel ke li sukcesis eskapi nur helpe de 300-kapa kontraŭribela polico.
La {{daton|30|1}} la Monda Organizaĵo pri Sano [[:n:La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la
La ĝenerala direktoro de la organizaĵo Tedros Adhanom Ghebreyesus tamen diris, ke drasta striktigo de la vojaĝoj kaj komerco kun Ĉinio estas nenecesaj, kion mulltaj konsideris aludo al la antaŭtaga decido de Rusio fermi landlimon kun Ĉinio kaj malaprobi vizopetojn de veturantoj el Ĉinio. Registaroj de pluraj landoj (inkluzive de Usono) sugestis al siaj civitanoj eviti neurĝajn vojaĝojn al Ĉinio.
Linio 90:
Flugkompanioj [[Lufthansa]], [[British Airways]], [[Air Canada]], [[Lion Air]] (Indonezio) ĉesigis flugojn al Ĉinio dum [[American Airlines]], [[IndiGo]], [[Finnair]], [[Delta Air Lines]] kaj [[Jetstar Asia]] grave reduktis ilin. Reveno de ĉinaj turistoj, vojaĝintaj eksterlanden dum la novjara ferio, malfaciliĝis, do la ĉina registaro mendis flugojn por alporti ilin hejmen el Sud-Koreio, Japanio kaj Mjanmao.
Dume estis registritaj 9816 infektiĝoj (inkluzive pli ol 100 ekster Ĉinio) kaj 213 mortoj. Usono konfirmis la unuan kazon de hom-al-homa infektiĝo — viro en [[Ĉikago]] infektiĝis de sia edzino. En Francio estas registritaj jam 6 infektiĝoj. En Afriko ĉiam pli da landoj sendas pasaĝerojn kun similaj simptomoj al kvaranteno, kvankam la [[:n:La
La urbestro de Uhano eksiĝis post amaso kritikado pro lia malkapablo ekregi la situacion. La 30-an de januaro estis eksigita estro de sanservo de la urbo Huanggang (ankaŭ en provinco Hubejo), kiu dum gazetara konferenco malsukcesis respondi al plej bazaj demandoj kaj nomi nombron de pacientoj en lokaj hospitaloj. La ĉina registaro sendis jam al Uhano 86 flugojn kun 5129 kuracistoj kaj flegistoj, kaj 115000 medicinaj ekipaĵoj.
|