Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 505:
::::La respondo de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto aliflanke estas bazita je intensa mesaĝ-interŝanĝo inter preskaŭ dudek membroj de la Akademio de Esperanto, kiuj ene de kvin tagoj interŝanĝis pli ol cent mesaĝojn pri la temo por konsideri ĉiajn argumentojn por kaj kontraŭ ĉiu el la proponitaj esprimoj, inkluzive de argumentoj prezentitaj de medicinaj fakuloj. Por ne tro prokrasti publikigon de nia decido, ni decidis produkti relative koncizan respondon, kiu ne donas detalajn klarigojn por la termin-prefero, kiun ni rekomendas. Aliflanke, la motivo por la malrekomendo de "koronaviruso" ja estas koncize aludata per la vortoj "kiel facile misanalizeblan": Se oni analizus "koronaviruso" kiel "koron/a/virus/o", ĝi estus ege problema termino (kial la "a" en la mezo"). Do "koronaviruso" funkcius nur kiel unuradika termino "koronavirus/o". Sed pro tio, ke "koron/" kaj "virus/" jam estas radikoj en Esperanto, oni nature emus analizi "koronaviruso" kiel "koron/a/virus/o". Ĉi tiu termino do kaŭzus konfuzon. La du kunmetitaj vortoj rekomendataj de la Akademio evitas ĉi tiun problemon kaj samtempe estas sufiĉe facile rekoneblaj surbaze de la internacia nomo "coronavirus".
::::La Vikipediistoj nun povas decidi, kiun el la du terminoj proponitaj de la Akademio ili preferos por la artikoltitolo. Sed elekti alian terminon malrekomendatan de la Akademio nur pro tio, ke ĝin rekomendas (unuopulo (?) de) UMEA, nur kaŭzus nenecesan konfuzon kaj daŭran batalon pri ĉi tiu termino. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 17:44, 10 feb. 2020 (UTC)
 
:::::Dankon pro la detala klarigo. Mi nun subtenas ŝanĝi la titolon al "koronviruso". Kion opinias la aliuloj? {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 17:50, 10 feb. 2020 (UTC)
 
AdE kaj Bertilo Wennergren prezentis argumentojn. Kiel klarigas sian preferon UMEA? [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 12:15, 10 feb. 2020 (UTC)