Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 362:
 
:{{Respondo al|Paculo}} Mi pensas, ke tamen indas reteni la lastan frazon de la regulo, por eviti, ke homoj uzas malĝustajn pronomojn por paroli pri personoj. Mi pensas, ke la laste proponita regulo sufiĉe bonas. Eble iam, se AdE farus publikan deklaron pri la temo, ni povus ŝanĝi tiun parton de la regulo. Sed mi dubas, ĉu baldaŭ AdE vere faros enhavan deklaron pri la temo, kiu plene solvus la problemon. Aldona rimarko: ankaŭ ekzistas cisgenraj personoj, kiel ekzemple [[Farhad Manjoo]], kiuj preferas esti priparolataj per seksneŭtralaj pronomoj. Ne temas specife nur pri neduumaj personoj. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 18:57, 10 feb. 2020 (UTC)
{{kontraŭ}} Estos grava, konsterne skandala novaĵo en Esperantujo, se Vikipedio akceptas regulon ("oni uzu..."), kiu devigas uzi eksternorman Esperanton en artikoloj de la enciklopedio, kaj eĉ pli, anstataŭ simple verki interesajn artikolojn pri interesaj homoj, unue enketi pri ties pronomprefero kaj seksa klasado. Ni ne povas malhelpi al homoj verki en malbona Esperanto – tio ja daŭre okazadas – sed fari el tio regulon! Mi proponas al ĉiuj prudentuloj – se tiaj ankoraŭ aktivas en Vikipedio – tuj konatigi la novan lingvorompan, disdialektigan leĝon en ĉiuj informkanaloj, retaj kaj aliaj; la esperantistaro rajtas esti avertita. Cetere, ''riismo'' kaj precipe ''ejdzismo'' estas bonaj ekzemploj pri kontraŭnorma Esperanto, fakte propagandataj en Vikipedio, multe pli kontraŭnormaj ol ''egzismo'' (ĉu vi iam aŭdis pri ĝi?), per kiu Markos proponas ilin anstataŭigi.--[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 20:34, 10 feb. 2020 (UTC)
 
== "Prequel" ==