Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Paculo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 373:
{{Respondo al|RG72}} Mi konsentas kun vi. Via propono kongruas kun la unua versio de la regulo, proponita de Robin van der Vliet.
[[Uzanto:Paculo|Paculo]] ([[Uzanto-Diskuto:Paculo|diskuto]]) 10:34, 11 feb. 2020 (UTC)
 
=== Nova kompromisema propono ===
Ĉi tie temas pri lingva detalo, pri kiu ne regas unueca opinio inter la lingve spertaj uzantoj de Esperanto: Multaj lingve spertaj esperantistoj, inkluzive de pluraj membroj de la Akademio de Esperanto, nun akceptas kaj mem praktikas la uzadon de "ri" por paroli pri neduumuloj. Aliaj lingve spertaj esperantistoj malakceptas kaj foje eĉ aktive kontraŭbatalas tian uzadon. Ĉi tio kompreneble ne estas la sola lingva detalo, pri kiu regas tia malunueca opinio inter la lingve spertaj esperantistoj. Alia ekzemplo estas la demando, ĉu uzi UJ-formajn aŭ I-formajn landnomojn. Pri landnomoj ni iam akceptis la kompromison, laŭ kiu kontribuantoj al Vikipedio rajtas uzi aŭ UJ-formajn aŭ I-formajn landnomojn depende de sia persona prefero. Ĉe tiaj lingvaj detaloj, pri kiuj ne regas unueca opinio inter la lingve spertaj esperantistoj kaj male ekzistas la emo tre forte defendi la apartajn opiniojn pri la temo, tiu solvo jam praktikata rilate landnomojn laŭ mi estas la sola vere praktikebla solvo, ĉar ĉio alia nur nebezone forpuŝus kontribuemajn esperantistojn de Vikipedio. Nia regulo pri respekto al seksa identeco do menciu ambaŭ eblajn solvojn: Evitadon de pronomo aŭ uzadon de ''ri''. Samtempe la regulo klarigu, ke krom por la malgranda grupo de personoj, kiuj esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj ''li'' kaj ''ŝi''. Do jen mia kompromisa regul-propono:
:'''Seksa identeco'''
:Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla [[ununombra they|ununombra ''they'']], la sveda ''[[hen]]'' aŭ la Esperanta [[riismo|''ri'']], oni povas elekti inter du eblaj manieroj priparoli la koncernan personon: Aŭ oni evitas la uzadon de personaj pronomoj, aŭ oni uzas la pronomon [[riismo|''ri'']] (krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto). Por aliaj personoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj ''li'' kaj ''ŝi''.
La supre pridiskutatan regulproponon, laŭ kiu oni en tiaj situacioj ĉiam devus eviti pronomojn, mi tute ne povas akcepti. Tio estas trudado de la vidpunkto de unu el la du grupoj al la alia. Ĝi kreus la diskriminacian situacion, ĉe kiu oni ĉe neduumuloj ne povas uzi pronomon sed ĉiam devas serĉi iajn pronom-evitajn esprimmanierojn, dum ĉe duumuloj oni povas skribi normale kun pronomoj. Mi esperas, ke la ĉi-supre prezentitaj argumentoj por kompromisa solvo konvinkos sufiĉe multe da Vikipediistoj. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 12:01, 11 feb. 2020 (UTC)
 
== "Prequel" ==