Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

:{{Respondo al|Golfestro}} Ekzistas neduumuloj, kiuj preferas esti priparolataj per la tradicie seksindikaj pronomoj, kaj tion oni respektu. Ankaŭ ekzistas cisuloj, kiuj preferas esti priparolataj per seksneŭtralaj pronomoj, kaj tion oni same respektu. Ne estas bona kialo por respekti la dezirojn de neduumuloj kaj ignori tiujn de aliuloj.
:{{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 15:07, 11 feb. 2020 (UTC)
::{{Respondo al|Golfestro}} Koncerne vian akuzon, ke mi miksas sendependajn aferojn: Laŭ mi estas tri klare apartigeblaj lingvaj fenomenoj, kiujn oni en ĉi tia diskuto ne miksu:
::# La fenomeno, ke iuj uzas "ri" por neduumuloj aŭ por homoj, kiuj petis ne esti priparolataj per seksmarka pronomo.
::# La fenomeno, ke iuj uzas "ri" por paroli pri nespecifa persono de nedeterminita sekso (ekzemple "Se teamano sendas fakturon al la kasisto, ri devas sendi kopion de ĝi al la prezidanto").
::# Le fenomeno, ke iuj uzas nur "ri" kiel triapersonan ununombran pronomon por homoj, ankaŭ en situacioj, en kiuj eblus uzi "li" aŭ "ŝi".
::En mia regulopropono kaj klarigo de la propono, mi neniel miksis ĉi tiujn tri fenomenojn, sed tute klare parolis nur pri la unua fenomeno.
::Aldone al la apartigo de ĉi tiuj tri klare apartigindaj fenomenoj, oni povas ankaŭ fari aldonan apartigon ene de la unua fenomeno, nome distingi inter uzado de "ri" por neduumuloj kaj uzado de "ri" por personoj, kiuj petis esti priparolataj per seksneŭtrala pronomo. Ĉi tiu apartigo ŝajnas al mi multe malpli grava, ĉar nuntempe la plej multaj homoj, kiuj petis esti priparolataj per seksneŭtrala pronomo, estas neduumuloj, kaj la plej multaj neduumuloj petas esti priparolataj per seksneŭtrala pronomo, almenaŭ se ili parolas lingvon, kiu havas vaste komprenatan seksneŭtralan triapersonan ununombran pronomon. Ĉar ĉi tiu apartigo de la du subfenomenoj de la unua fenomeno ŝajnas al mi malpli grava, mi ne zorgis pri tute klara apartigo de ili en la klarigoj, kiujn mi donis por la proponita regulo, sed en la proponita regulo mem, mi ja zorge elektis vortumon, kiu ne miksas ĉi tiujn du subfenomenojn. Mi elektis fari tion per tio, ke mi en la regulpropono nur menciis la kriterion, ke la koncerna persono petis esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, ne la kriterion de neduumeco. Se nur ĉi tiu detalo igas vin malakcepti mian proponon, mi pretas diskuti pri ĉi tiu detalo. Sed pro la kialoj ĵus menciitaj de Robin, mi fakte opinias la nunan vortumon de la regulpropono plej bona.
::Pri la ideo peti rekomendon de la Lingva Konsultejo de la Akademio: Antaŭ ol peti rekomendon de ĝi, oni devus interkonsenti pri tio, kion precize oni demandu. Mi povas imagi almenaŭ kvar tute malsamspecajn demandojn:
::# Oni povus demandi pri tio, kian regulon la Lingva Konsultejo rekomendas al la Vikipedia komunumo koncerne la uzadon de "ri" por neduumuloj. Tamen notu, ke temas pri Lingva Konsultejo kaj ne Vikipedia Konsultejo. Ĝi kutime respondas nur al lingvaj demandoj, ne al demandoj pri tio, kian regularon havu aliaj organizaĵoj. Mi do dubas, ĉu ĝi entute pretus konsideri ĉi tiel vortumitan demandon.
::# Oni povus starigi demandon pri la lingva normo, ekzemple la demandon, ĉu uzado de "ri" por neduumuloj estas lingva eraro. Mi jam nun povas diri al vi, ke tia demando ne povus esti rapide respondata de la Konsultejo, sed devus esti transdonata de la Konsultejo al alia Sekcio de la Akademio. Estas malrealisme atendi, ke la Akademio en malpli ol jaro sukcesus reagi al ĉi tia demando, kaj finfine eble venus nur la reago, ke la Akademio ne povas doni formalan respondon al tia demando, ĉar la Akademianoj estas tro dividitaj pri la temo. Ĝi estus interesa sociologia eksperimento, sed ĝi apenaŭ utilus por solvi la nunan problemon, kiun la Vikipedia komunumo alfrontas koncerne la demandon, kian regulon ni havu pri la uzado de "ri" por neduumuloj.
::# Oni povus starigi demandon pri la efektiva lingvouzo, ekzemple la demandon, kiugrade "ri" jam estas uzata de lingve spertaj esperantistoj. Ĉi tia demando necesigas empirian esploron, kaj la sola persono, kiu ĝis nun okazigis tian empirian esploron pri la uzado de "ri" estas ... mi. Pasintjare en Aprilo kaj Majo mi enketis 287 esperantistojn pri ilia uzado de pronomoj. Fine de Decembro mi jam prezentis la rezultojn de mia studo en prelego ĉe la Novjara Renkontiĝo en Germanujo. Mi planas baldaŭ publikigi la rezultojn de ĝi. La sola afero, kiun la Akademio ĉi-rilate povus fari ene de la venontaj semajnoj estus analizi mian interpreton de la rezultoj de miaj studoj kaj eble aldoni al ĝi ankoraŭ iujn konsiderindaĵojn atentindajn ĉe la interpretado de la rezultoj.
::# Oni povus demandi, kiom da Akademianoj akceptas la uzadon de "ri" por neduumuloj kaj kiom da Akademianoj malakceptas ĝin. Ĝis nun la Akademio neniam okazigis tian opinisondon inter siaj membroj kun la nura celo diskonigi tiujn ciferojn (kaj sekve diskonigi la malsam-opiniecon) al la ekstera mondo. Sekve tute ne estas klare, ĉu la Akademio pretus okazigi tiucelan opinisondon inter siaj membroj. Kaj eĉ se ĝi ja okazigus tiucelan opinisondon, povus okazi, ke pluraj Akademianoj bojkotus la aferon, tiel ke oni ne ekscius la opiniojn de ĉiuj aktivaj Akademianoj.
::Ankaŭ ne klaras, kion ni farus kun la respondo de la Lingva Konsultejo. Estas relative malverŝajne, ke venos klara respondo subtenanta tian uzon de "ri" aŭ klara respondo kontraŭanta tian uzon de "ri", ĉar kiel dirite la Akademio mem estas dividita pri tiu demando. Se venas malpli klara respondo, kion ni faru kun ĝi? Ni denove devos diskuti inter ni pri tio, kian regulon ni starigu pro tiu respondo de la Konsultejo.
::Laŭ mi ne havas sencon diri "Ni demandu la Lingvan Konsultejon de la Akademio" sen havi tre klaran ideon pri tio, kion precize oni volas demandi, kaj kion precize oni poste volas fari kun la respondo.
::Pli facilas simple akcepti permeseman kompromisan solvon similan al tiu pri landnomoj. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 15:45, 11 feb. 2020 (UTC)
 
== "Prequel" ==