Oomoto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Oomoto''' ({{lang-ja|{{rubentipo|大|おお}}{{rubentipo|本|もと}}}} {{IFA|[oːmoto]}}, laŭlitere "granda principo") estas unu el la mezgrandaj [[novaj religioj de Japanio]]. El la [[japanoj]] ĉirkaŭ 80 procentoj konsideras sin anoj de [[Budhismo]] kaj ĉirkaŭ 70 procentoj anoj de [[Ŝintoismo]]. Eble 15 procentoj estas anoj de la "novaj religioj". Malpli ol du procentoj estas [[Kristanismo|kristanoj]]. La sumo estas pli granda ol 100 procentoj, ĉar multaj japanoj estas anoj de pluraj religioj.
 
"Oomoto" estas ankaŭ nomo de esperant-lingva oficiala organo de Oomoto.
Linio 35:
 
==Dikoncepto==
La dikoncepto de Oomoto havas sian bazon en la japana vorto ''kami,'' ({{lang-ja|{{rubentipo|神|かみ}}}}), kiu havas multe pli larĝan signifon ol la vorto ’dio’. Tendenco, kiu iom post iom kreskas en la doktrino de Oomoto estas deziro unuigi la dikonceptojn de diversaj religioj. Uŝitora, kiu riveliĝas al Deguĉi Nao post iom da tempo havas sian lokon en [[panteono]], kie la dioj apartenas al tri niveloj, nome:
 
La dikoncepto de Oomoto havas sian bazon en la japana vorto ''kami,'' kiu havas multe pli larĝan signifon ol la vorto ’dio’. Tendenco, kiu iom post iom kreskas en la doktrino de Oomoto estas deziro unuigi la dikonceptojn de diversaj religioj. Uŝitora, kiu riveliĝas al Deguĉi Nao post iom da tempo havas sian lokon en [[panteono]], kie la dioj apartenas al tri niveloj, nome:
# la supera DIO;
# regantaj Dioj de la ĉielo kaj de la tero;
Linio 43 ⟶ 42:
Dinomoj el klasika [[ŝintoo]], [[budhismo]] kaj [[taoismo]] asociiĝas unu kun la aliaj kaj kuniĝas tiel ke unuflanke [[Uŝitora]] kaj [[Kunitokotaĉi]] estas konsiderataj kiel identaj dioj en la Mizu-sistemo (jang/jo) kaj aliflanke [[Hituzisaru]], [[Tojokumonuno]], [[Susano]] kaj [[Miroku]]/[[Majtrejo]] estas konsiderataj kiel identaj dioj en la Izu-sistemo (jin/in).
 
Oomoto tamen evitas priskribi sian dikoncepton en la propagandaj eldonaĵoj de 1925-1935. La citaĵojn el la sanktaj skriboj, kiujn oni publikigas, oni lasas sen komentoj. Kredebla kialo estas ke oni sciis ke okcidentanoj ĝenerale ne volas akcepti [[politeismo]]n. Pro tio oni ne volis disvolvi sian dikoncepton tro multe. Oomoto, La nova [[Spirita Movado]] el 1924 mencias dinomojn kiel ''Uŝitora-no-konjin'' ({{lang-ja|{{rubentipo|艮金神|うしとらのこんじん}}}}, laŭlitere "nordorienta metaldio") kaj ''Kunitokotaĉi-no-Mikoto'' ({{lang-ja|{{rubentipo|国常立尊|くにとこたちのみこと}}}}), tamen sen priskribi politeisman teologion, dum [[Kio estas Oomoto?]] el 1933 ĉiam uzas la vorton Dio. Ebla klarigo estas ke oni rimarkis kritikon pri politeismo, inter tiuj kiuj legis la unue menciitan presaĵon, kaj tial volis montri monoteisman profilon en la postaj presaĵoj de la okcidenta misio. Dio estas la plej ofta dinomo en la revuo Oomoto ankaŭ post la dua mondmilito.
 
Nur en la postskriboj de la sanktaj skriboj, kiuj komencis aperi en Esperanto en 1997 oni precizeme priskribas la politeismajn aspektojn de la dikoncepto, kaj samtempe priskribas ke la dikoncepto estas ankaŭ [[monoteismo|monoteisma]] kaj [[panteismo|panteisma]]. En tiuj ĉi postskriboj oni montras kiel oni dividas siajn diojn en tri diversajn grupojn, por kiuj la vorto ’dio’ skribiĝas en tri diversaj manieroj: DIO, Dio kaj dio. DIO estas la kreinto ''Okunitokotaĉi'' aŭ ''Amenominakanusi''. Tiu disigis de si mem du Diojn, nome la ĉielan Dion ''Uŝitora'' aŭ ''Kunitokotaĉi'' kaj la teran Diinon ''Hicuĵisaru'' aŭ ''Tojokumonuno'', kiuj siavice pere de la spiritoj Izu kaj Mizu prenis formojn en Nao kaj Onisaburo. Apud tiuj ekzistas ankaŭ aro da malsuperaj dioj. Tiuj havas kaŝitan rolon en la okcidenta misio de Oomoto. Inter tiuj troviĝas i.a. mortintaj misiistoj kaj la kreinto de Esperanto [[L. L. Zamenhof]].