Lány (distrikto Kladno): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Lány (distrikto Kladno)}}
T. G. Masaryk
Linio 112:
En la [[14-a jarcento]] situis en loko sinjora burgaro, kiu ŝirmis vojon el [[Rakovník]] ĝis [[Prago]]. En la jaro [[1589]] akiris Lányon imperiestro [[Rudolfo la 2-a]] kaj la burgaro estis alikonstruita en ĉasistan kasteleton. Post Valdŝtejnoj venis Fürtenberkoj, kiuj lasis alikonstrui la kastelon en hodiaŭan aspekton. Ekde la jaro [[1921]], kiam la ŝtato aĉetis la objekton, ĉi tie estas somera restadejo de prezidento de la respubliko. Dum prezidentado de [[Tomáš Garrigue Masaryk]] la burga arkitekto [[Josip Plečnik]] reguligis ankaŭ '''kastelparkon'''. La kastelo estas per kovrita koridoro kunigita kun [[baroko|baroka]] preĝejo '''Nomo de Jesuo''' ([[1747]] – [[1752]]). Okcidente de la kastelo situas palma forcejo. La kastelparko, la preĝejo kaj la forcejo estas alireblaj por publiko.
 
En la municipo estas memorĉambro de [[Tomáš Garrigue Masaryk]]<ref>Vratislav Preclík: MDH uctilo památku Prezidenta Osvoboditele, in Čas: časopis Masarykova demokratického hnutí, červenec – září 2015, roč. XXIII. čís. 111. ISSN 1210-1648, str. 16 - 17</ref>, bildgalerio kaj muzeo de historiaj aŭtomobiloj.
 
Al la kastelparko ligas '''Ĉirkaŭbarita arbaro de Lány''', kiun fondis en areo 9 000 ha Valdŝtejnoj en la jaro [[1713]]. En la jaroj [[1816]] – [[1817]] ĝi estis apartigita en du partojn: por nigra bestaro kaj por alta bestaro. La hodiaŭa areo estas 2 144 ha.