Municipa Muzeo Quiñones de León: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Roberto (diskuto | kontribuoj) |
Mi anstataŭas la tro ofte uzata "palaco" per la pli taŭga "sinjordomo" aŭ "etnobela palaco". |
||
Linio 12:
<!-- *** Dosiero *** -->
| dosiero = Pazo Quiñones de León, Castrelos.jpg
| dosiero_priskribo = La
<!-- *** Simboloj *** -->
| flago =
Linio 104:
| commons = Museo Quiñones de León
}}
La '''Municipa Muzeo Quiñones de León''' situas en la urbo [[Vigo]], en [[Galegio]]. Ĝi sidas ĉe la samnoma
==Historio==
La granda parko de Castrelos estis antaŭ tre longe kulturkampoj de etnobela palaco:
Dume, tra la urbo etendiĝis la penso pri kreado de muzeo. En sia testamento de 1888 Policarpo Sanz montris ke li kovis la ideon krei muzeon por [[Vigo]], kie sidus lia kolekto de pentraĵoj. Nur jarojn poste, en 1909, kun la viga Ĝenerala Kulturasocio, oni pli serioze pensis pri tiu eblo: la muzeo estus kaj etnografia kaj arkeologia. Tamen tio ne efektiviĝis.
Sed la [[12an de decembro]] [[1924]], la markizo de Alcedo donis la
Tiutempe la oficiala kronikisto de la urbo, Avelino Rodríguez Elías, sukcesis starigi proponon pri fondo de muzeo de galega arto, kaj artaĵoj ekariĝis por la onta muzeo: ŝtonblazonoj, parto de la malaperinta fontano de Neptuno, iam ŝprucinta en la Sunpordo aŭ ''Porta do Sol'' -pli konkrete, la dio Neptuno kaj ŝildo, hodiaŭ videblaj en la
[[Dosiero:Pazo de Castrelos, Neptuno.jpg|eta|maldekstra|Neptuno]]
Kiam la muzeo fondiĝis, kreiĝis ankaŭ ties konsilio, al kiu apartenis interalie la arkitekto Palacios kaj Sánchez Cantón, subdirektoro de la [[Prado-Muzeo|Muzeo El Prado]] (Madrido). Danke al tiu ĉi lasta bonfaranto, la muzeo ricevis, kiel deponaĵon de la Muzeo El Prado kaj de la Nacia Muzeo de Moderna Arto, verkojn de artistoj el pluraj epokoj, kiaj Correa de Vivar, Luca Giordano, Antolínez, Beruete, Alenza k.a. Samtempe kun tio, oni riparis la internon de la
La pinakoteko vaste ampleksiĝis kun la tempopaso kaj la daŭra akiro de verkoj; ĝi riĉiĝis per akompanaj skulptaĵoj de gravaj galegaj artistoj. En 1953 oni malkovris ses romiajn [[steleo]]jn en la strato Pontevedra kaj en 1959 oni eksponis ilin, tiel inaŭgurante la arkeologian fakon de la muzeo<ref>http://www.museodevigo.org/index.php</ref>.
Linio 122:
Tamen la spaco ĉiam pli kaj pli malvastiĝis, kaj oni fine decidis transporti ilin al alia loko, nome la nova municipa pinakoteko, malfermita en 2011. Intertempe oni eksponis kelkajn pentraĵojn en la Artodomo <ref>http://www.lavozdegalicia.es/vigo/2010/11/27/0003_8874578.htm</ref>. Multaj neeksponitaj pentraĵoj restis en la deponejo, sed la verkoj antaŭe videblaj en la muzeo certe ne revenos al ĝi.
==La
En la fasado, sur la kornico, montriĝas ŝtonĉenego kun kvar blazonoj kaj leonkapoj. La fasad-meza skulptaĵo enhavas la blazonojn de Tavares (centro), Ozores (supre maldekstre), Castro (supre dekstre), Solla (malsupre maldekstre) kaj Valadares (supre dekstre). En la teretaĝo la ĉambroj estas ĉi tiuj:
Linio 128:
* La '''oficejo de la markizo'''. La mebloj (bretaro, tablo kaj ŝranko) estis faritaj de la lignoskulptisto Liste, el [[Santiago de Compostela]], disĉiplo de la konata skultpisto Asorey. Pendas sur la muroj pentraĵoj kun mitologia temo, kiel la Mortoj de Lukrecia kaj [[Kleopatra]], de Troy, majstroverkoj en siaj ĝenro kaj epoko.
* La ampleksa '''vestiblo''', kie videblas la angla influo en la tri arkoj. Enestas ekzemploj de nederlanda pentrarto: Heda, Van Pol kaj Hondecoeter. Kaptas la rigardon grandega kameno kaj altkvalita, laŭmezure farita tapiŝo, teksita en la [[1960aj jaroj|60aj jaroj]] en la Reĝa Fabriko de Tapiŝoj de Madrido.
* La '''orumita salono''' estas unu el la plej kuriozaj ĉambroj de la
* La '''historia biblioteko''', kun granda kameno kaj orientaj porcelanaĵoj.
* La '''manĝoĉambro''', kun vitrinoj enhavantaj valorajn porcelanaĵojn de la tria periodo de la galega fabriko Sargadelos (1845-1862), kun karakteriza blua koloro. Surtablas du florvazoj el [[Sèvres]] kaj plado el [[Limoĝo]].
Linio 148:
<big>"Al Valeria Alla, filino de Titus, el Clunia, 21-jara. Tie ĉi ŝi estas enterigita. Estu la tero malpeza al ŝi. Quintus Arrius zorgis pri tio, fari tion ĉi al sia admirinda edzino"</big><ref name="vigoensu" />.
Same el la romia epoko videblas fragmento de mozaiko, moneroj, ceramiko, tegoloj, tri brikoj kun desegnoj de zodiakaj simboloj, amforoj el marfundo, kaj interesaj altar-ŝtonoj kun supraj kavaĵetoj. Aliaj romi-epokaj restaĵoj akceptas la vizitanton en la fasad-ĝardenoj de la
Fine, el [[Mezepoko]] oni eksponas ŝton-ĉerkojn, kelkajn el ili uzitajn en moderna epoko kiel trogojn (hejmbestajn manĝilujojn). Ŝokas ankaŭ restaĵo de mortinto, kuŝanta sur la ostoj de antaŭa forpasinta homo.
Linio 154:
==La ĝardenoj==
[[Dosiero:Dalioj elstaras inter buksoj, Castrelos, Vigo.jpg|eta|Dalioj (''Dahlia spp.'') elstaras inter buksoj (''Buxus sempervirens''). Fone videblas partenociso (''Parthenocissus tricuspidata'') kovranta la
La tuta parko kovras areon de 20 hektaroj kaj ĝi estas elektata de multaj viganoj jen por sporti (ĉefe de kuristoj), jen por promeni rifuĝe de la urba bruo. En ties koro situas liberaera grekstila teatro kiu gastas abundan programon de spektakloj en somero. La parkon trafluas la rivero Lagares. Sed la vegetaĵaj specialaĵoj kaŝas malantaŭ la ĉirkaŭmuroj de la
* la proksimeco inter la
* la vegetaĵa tapiŝo kaj volvotigoj ([[visterio]], partenociso kaj [[fikuso]]) kiuj kovras la murojn de la
* la organizo en tri rektangulaj niveloj sen ia rilato inter ili (en la unua ĝardenparto): la rozuj-promenejo, la franca kaj la angla ĝardenoj<ref>Sanjuan, Andrés, Pérez Pintos, Manuel k.a. (1984): ''Os xardíns do Pazo de Castrelos. Guía pra unha visita botánica'', Concello de Vigo, Vigo.</ref>.
Linio 164:
* la enirejo (antaŭ kaj post la kradpordego),
* la
* la magnolia ombrumejo,
* la herbejo, kaj
Linio 171:
Akceptas la vizitanton granda [[tujo]] (''Thuja plicata'') je la maldekstra flanko. Temas pri ekzemplo de efikodona plantado: per izolitaj grandaj arboj oni celas doni impreson de povo. Antaŭ kelkaj jardekoj dekstre, kontraŭ la tujo, leviĝis [[kamecipariso]] (''Chamaecyparis lawsoniana''), alia konifero kiu kunefikis pli trafe kun la tujo. Nuntempe kreskas tie [[kameropso]] (''Chamaerops humilis'').
Post la pordego la enirĝardeno montriĝas kiel respeguliĝo de la simetrio de la
Iom poste malnova ŝtono sur piedestalo salutas la vizitanton per ne tre facile legebla skribita mesaĝo. Ĝi tekstas jene en la hispana (per malnova ortografio): ''Az ahora lo q qvieras aver echo qvando mveras'', tio estas, "Faru nun kion vi volos esti farinta kiam vi mortos". Tamen ne al morto, sed al bela ĝardeno portas la vojo. Tuj poste majeste entendiĝas antaŭ niaj okuloj la franca ĝardeno.
La franca ĝardeno estas regula novklasika ĝardeno: du aksoj dividas la ĝardenon en kvar partojn el desegnoj faritaj el [[bukso]] (''Buxus sempervirens''); apud la
La nefalfoliaj specioj estas, stare inter la buksodesegnoj, diversaj palmoj (klinpalmo, ''Phoenix reclinata'' el Senegalo; kanaria palmo, ''Phoenix canariensis''; ĉina ventumil-palmo ''Trachycarpus fortunei'' kaj butio, ''Butia eriospatha'' el Brazilo) kaj malpli altaj arbustoj kiuj donas la efikon de foro: kordilino (''Cordyline australis''), el Novzelando, kaj [[taksuso]] (''Taxus baccata'').
Inter la buksoj floras paradizaj birdoj aŭ strelicioj (''Strelitzia reginae''), el Sudafriko, inter aliaj ornamaj kreskaĵoj. La malantaŭan fasadon de la
Sed la vera juvelo de la franca ĝardeno restas la pli-ol-ducent-jara granda kamelio, kun baza diametro de ĉirkaŭ 1 m. La kamelioj de la
Laŭlonge de la dekstra flanko situas la blazonpromenejo, kiu montras la evoluon de la lokaj nobelfamilioj inter la 16a kaj la 18a jarcentoj<ref>Ágatha de Santos (2001): "Escudos de armas, un legado de los linajes vigueses más ilustres", en: ''Faro de Vigo'', (02-09-2001), p. 45</ref>. En la promenejo ŝprucas la fontanoj de Sankta Antono kaj Sankta Anno.
Linio 186:
Super la franca ĝardeno pompas la rozuja promenejo, kun belaj diskretaj skulptaĵoj de Manuel Coia<ref>http://www.vigoenfotos.com/esculturas_manuel_coia_1.pt.html</ref>. Post ŝtuparo kaj laŭbo (iama forcejo de la gemarkizoj) oni promenas inter rozoj plurkoloraj. Pluraj plantoj kovras la muron- temas pri ekzemplo de ekrana ĝardenado: [[kverko]] (''Quercus robur''), mirobolano (''Prunus cerasifera''), arizona [[cipreso]] (''Cupressus arizonica''), cipreso de Monterrey (''Cupressus macrocarpa'') kaj bela ekzemplero de [[araŭkario]] (''Araucaria excelsa''). En la fino de la rozuj-promenejo kreskas [[mandarinujo|mandarinarbo]] (''Citrus reticulata''), aŭkuboj (''Aucuba japonica''), kretaj filikoj (''Pteris cretica'') kaj aliaj plantoj. [[Dosiero:Punca rozo en Castrelos, Vigo.jpg|eta|Punca rozo en la rozuj-promenejo]]
La plej malaltan terason de la
Pli for direkte al la pordego oni endensiĝas en la magnolian ombrumejon, sub imponajn, radik-elstarajn [[magnolio]]jn (''Magnolia grandiflora''). Unu el la tri magnolioj estas la plej granda de Galegio<ref>http://www.museodevigo.org/q_jardines_gal.php</ref>. Apude kreskas tria specio de araŭkario (''Araucaria bidwillii'') kaj lirlas malhela fontano sub ĉina specio de jasmeno (''Jasminum mesnyi''). La specimenoj de [[visterio]] (''Wisteria sinensis'') kiuj rampas sur la muroj estas la plej aĝaj de Vigo<ref>Fernández Alonso, Jesús I., kaj Rigueiro Rodríguez, Antonio (2001): ''Catálogo de árbores singulares do Concello de Vigo'', Concello de Vigo, Vigo</ref>; dum ilia florado abeloj aktive zumadas inter la violaj florgrapoloj. En ronda baseno inter kamelioj serene fluas akvo. De tie oni povas rekte aliri la francan ĝardenon per ŝtona ŝtuparo kovrita de volbo el eleagno (''Eleagnus pungens'' el Japanio).
Sekvas aliaj partoj de la
Iom poste videblas apud antikvaj tenisludejoj [[eŭkalipto]]-promenejo el tri specioj: ''Eucaliptus globulus'', ''[[Rivera eŭkalipto|E. camaldulensis]]'' kaj ''E. obliqua'', 60 metrojn altaj kaj kun trunko-perimetro de 7 m. Oni plantis ilin en 1872 kaj tial ili estas unu el la plej malnovaj ekzempleroj de tiu arbo en Galegio. Tie ankaŭ staras nemalhavebla elemento en galega etnobela palaco: la [[kolombejo]], ĉi-kaze bizare masonita sur roko.
Linio 206:
[[Dosiero:Palaco Quiñones de León. Arbofiliko.JPG|eta|Arbofilikoj (''Dicksonia antarctica'') el Aŭstralio]]
[[Dosiero:Muzeo Quiñones de León. Aromherboj en la sensoghardeno..JPG|eta|Aromherboj en la sensoĝardeno. Lavendo (''Lavandula angustifolia'')]]
[[Dosiero:Muzeo Quiñones de León. Herbejo..JPG|eta|Herbejo. Fone, la
<center><gallery>
Linio 212:
Dosiero:Romi-epoka oliv-muelilo, Castrelos, Vigo.jpg|Romi-epoka heksagona oliv-muelilo
Dosiero:Palaco Quiñones de León. Fasada blazonshildo.JPG|La fasada blazon-ŝildo
Dosiero:Palaco Quiñones de León. Kapelo.JPG|La
Dosiero:Palaco Quiñones de León. Magnolio grandaflora.JPG|Magnolio grandaflora
Dosiero:Shtonskribajho, Castrelos, Vigo.jpg|Ŝtonskribaĵo
Dosiero:Pazo de Castrelos dende o xardín inglés.jpg|La
Dosiero:Palaco Quiñones de León. La granda tuliparbo.JPG|La granda tuliparbo de la angla ĝardeno
Dosiero:Klinpalmo (Phoenix reclinata), Castrelos, Vigo.jpg|Klinpalmo (''Phoenix reclinata''), el Senegalo
Linio 222:
Dosiero:Blazono el la Blazonpronenejo, Castrelos, Vigo.jpg|Blazono el la Blazonpromenejo
Dosiero:Fontano de Sankta Anno, Castrelos, Vigo.jpg|Fontano de Sankta Anno
Dosiero:Pazo de Castrelos, miniatura.jpg|Miniatura
Dosiero:Palaco Quiñones de León. Skulptajho "Anghelo".JPG|Skulptaĵo ''Anĝelo'' de la portugala skulptisto Paulo Neves
Dosiero:Pazo de Castrelos, pombal.jpg|Surroka kolombejo
Dosiero:Pazo de Castrelos, fachada sur.jpg|Suda fasado de la
Dosiero:Pazo_de_Castrelos,_camelias.jpg|Kamelia promenejo inter la angla ĝardeno kaj la kolombejo
Dosiero:Eukalipta promenejo, Vigo.jpg|La eŭkalipta promenejo
|