Griza cirkuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonita mapo kaj legendo, laŭ IUCN eldono 2019.2
Linio 68:
=== Reproduktado ===
[[Dosiero:Youngmonties.jpg|thumb|left|Junaj cirkuoj dum transporto por reenmeto.]]
 
[[File:Circus pygargus MHNT.ZOO.2010.11.97.2.jpg|thumb| ''Circus pygargus'' -[[MHNT]]]]
Tiu specio povas esti kaj solema kaj gregemaj laŭfoje, kaj dum la [[reprodukta sezono]] kaj vintreje. Reprodukta paro povas asociiĝi kun aliaj por formi izolajn [[Birdokolonio|koloniojn]], kun ĝis 30 nestoj en sama areo, foje tiom proksime kiom ĝis nur 10 m aparte. Duonkolonia reproduktado ne estas sekvo de malabundo de nestolokoj, sed pli klare de neceso de pli bona defendo kontraŭ predantoj.<ref>[http://cat.inist.fr/?aModele=afficheN&cpsidt=14099006 Arroyo, Beatriz; Mougeot, Francois; Brtagnolle, Vincent(2001) Colonial breeding and nest defence in Montagu's harrier (Circus pygargus) Behavioural ecology and sociobiology (Behav. ecol. sociobiol.) ISSN 0340-5443]</ref> La areo defendata de ambaŭ partneroj kovras nur 300-400 m ĉirkaŭ la nesto, kaj kaze de kolonia nestado la reago kontraŭ predantoj povas esti [[komunumo|komunuma]]. Aliaj specioj atakataj kaj ĉikanataj povas esti grandaj [[rabobirdo]]j, [[korvedoj]], kaj [[vulpo]]j.