Plena Vortaro de Esperanto: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
(Nova ligilo)
e
 
| bildo =
}}
La '''''Plena Vortaro de EsperatoEsperanto''''' ('''PV''') estas unulingva difin-vortaro, unuan fojon eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda ([[SAT]]) en [[1930]] kaj verkita sub gvido de [[Émile Grosjean-Maupin]] en kunlaboro de [[Albert Esselin]], [[Grenkamp|Salomon Grenkamp-Kornfeld]] kaj de [[Gaston Waringhien]]. Dum jardekoj, ĝis apero de ĝia posteulo ''[[Plena Ilustrita Vortaro]]'' en 1970, ĝi estis la ĝenerale akceptita vortara kvazaŭnormo, malgraŭ ĉiuj kritikoj pri unuopaj aspektoj kaj detaloj.
== Eldonoj ==
PV formis la bazon de la difin-vortara posteulo "[[Plena Ilustrita Vortaro]]" (PIV) sub la ĉefredaktoreco de Waringhien (1970, suplemento 1987, 2002, 2005).
 
La vortmaterialo de la 6a eldono de PV ankaŭ estis la bazo de la [[Faka_Esperanto-vortaro:_Inversa_Vortaro|Inversa Vortaro]] (IV) de Klaus Schlüter (1972). Por produkti ĝin la radikoj troveblaj en PV estis registritaj en elektronika formo jam en 1967, tiuepoke ankoraŭ per "trukartoj" ([[Heroldo de Esperanto]] 1967, n-ro 2, p.3). PV tiel probable fariĝis la unua Esperanto-vortaro (parte) en komputil-legebla formo. Aliaj fakaj vortaroj eksplicite referencis al ĝi, ekzemple la Scienca kaj Teknika Terminaro (STT) de [[Rudolf Haferkorn]], Kurt Dellian kaj F.J. Belinfante de 1956, kies subtitolo estas "STT - Kiel propono aŭ provizora skeleto destinita por komplementi la Plenan Vortaron de SAT". Eĉ ankoraŭ la [[Esperanta Bildvortaro]] de [[Rüdiger Eichholz]] (redaktoro), aperinta post 24-jara laboro en 1988, do komencita antaŭ la apero de PIV en 1970, indikas, ĉu radiko estas neankoraŭ jamne trovebla en PV.
 
PV krome servis kiel kerno de la interreta vortaro "[[Reta Vortaro]]" (de 1999) kaj tiel post pli ol 75 jaroj influas nun la trian aŭ eĉ jam kvaran generacion de Esperantistoj.
36

redaktoj