Aŭgmentativo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.bertilow.com +https://bertilow.com)
e en sekci-titoloj laŭeble ne estu ligiloj
Linio 3:
En pluraj lingvoj ekzistas [[afikso]]j (do [[prefikso]]j antaŭ la vortoradiko aŭ [[sufikso]]j post ĝi), kiuj ŝanĝas la bazan vorton al sia aŭgmentativa formo. Tamen estas pluraj lingvoj (ekzemple la [[germana]]), kiuj ''jes ja'' havas diminutivajn sufiksojn, sed ''ne'' aŭgmentativajn. En multaj lingvoj aŭgmentativaj afiksoj estas uzeblaj nur por substantivoj - male en [[Esperanto]], kies aŭgmentativa sufikso '''-eg-''' uzeblas vere por ĉiu vortoklaso.
 
== [[Esperanto]] ==
La aŭgmentativa sufikso "-eg-" en Esperanto, kiel ĉiuj esperantaj sufiksoj, metiĝas inter la vorta radiko kaj la gramatika finaĵo por la vortoklaso. La kontraŭa "malpligrandiga formo" ([[diminutivo]]) kreiĝas per la silabo ''-et-''.
 
Linio 16:
La sufiksoj ankaŭ uzeblas kiel memstara vortoradikoj (ega, ege...).
 
== [[Germana lingvo]] ==
En la germana lingvo ekzistas pluraj rimedoj por anstataŭigi la mankan aŭgmentativan sufikson. Unu estas antaŭmeti silabon, ekzemple ''weg-'' ("for-"): dum ''essen'' estas "manĝi", ''wegessen'' ("formanĝi") simple estas pligravigo de la vorta signifo. Alia eblo estas antaŭ- aŭ postmeti al la kerna vorto plian, troige priskriban vorton, kiu plifortigas la signifon. "''Bomben''hitze" estas varmego kvazaŭ post falo de bombo, "''Affen''fraß" estas manĝaĉo eĉ ne prezentebla al simio, "Mode''zar''" produktisto de modaj vestaĵoj, kiu riĉas kaj potencas simile al [[caro]]). Krome ekzistas la afikso "Un-", kiu en sia baza signifo korespondas al la esperanta afikso "mal-", do ŝanĝas la vortosignifon al sia kontraŭo. En iuj kazoj la silabo tamen uziĝas en aŭgmentativa signifo: ''Unzahl'' estas nombrego, ''Unsumme'' sumego, ''Unmenge'' kvantego aŭ ''Untier'' bestego. Rilate al iuj nombrovortoj ankaŭ la antaŭmetita silabo "Aber-" povas havi aŭgmentativan signifon: ''Abertausende'' estas multaj, multaj miloj.
 
== [[Hispana lingvo]] ==
 
En la [[hispana lingvo]] ekzistas la aŭgmentativaj sufiksoj "-ote", "-ota", "-ón", "-ona", "-azo", kaj "-aza".
Linio 25:
* Ekzemplo: ''botella'' (botelo) iĝas ''botellón'' (botelego).
 
== [[Itala lingvo]] ==
Tre disvastiĝinta la aŭgmentativo estas en la [[itala lingvo]]. Ĝi kreiĝas per la sufikso ''-one'' (maskulino) bzw. ''-ona'' (feminino). Dum ''padre'' estas la patro, ''padrone'' estas la familia aŭ entreprena ĉefo (komparu la esperantan vorton [[patrono]]), ''padrona'' la ĉefino.
 
* Ekzemplo: ''casa'' (domo) iĝas ''casona'' (domego)
 
== [[Portugala lingvo]] ==
En la [[portugala lingvo]] la plej kutima aŭgmentativa finaĵo estas ''-ão''; laŭ gramatika senco temas pri maskulina finaĵo, sed ĝi ankaŭ uzeblas kiel aŭgmentativa sufikso por vortoj de feminina genro.
 
* ''casarão'' (domego, maskulino) de ''casa'' (domo, feminino) kaj ''sapatão'' (ŝuego, maskulino) de ''sapato'' (ŝuo, maskulino).
 
== [[Rusa lingvo]] ==
En la rusa lingvo uzeblas pluraj sufiksoj. La plej oftaj estas
* Por vortoj de maskulina kaj neŭtra genroj: -ище ("-iŝĉe") kaj -ин ("-in")