Aristarko el Samoso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
de suncentrismo kaj tercentraj teorioj
Linio 2:
'''Aristarko''' aŭ '''Aristarĥo''' (Greke Ἀρίσταρχος, Arístarĥos; nask. -310, mortis -230) estis [[helena]] [[astronomio|astronomiisto]] kaj [[matematiko|matematikisto]] naskita sur la insulo [[Samoso (insulo)|Samoso]].
[[Dosiero:Aristarchus working.jpg|thumb|right|260px|La kalkuloj de Aristarko pri la relativaj grandoj de la Suno, Tero kaj Luno, laŭ greka kopio de la deka jarcento.]]
Li estis unu el la unuaj argumentintoj por tia modelo de la [[Sunsistemo]], kiu metas [[Suno]]n, ne [[Tero]]n, kiel centron de la konata universo. Lin influis la pitagorano [[Filolao]] de Krotono, sed, male ol Filolao, li kaj metis [[suncentrismo|Sunon en la mezon]] kaj la planedojn en ĝustan ordon laŭ ties distanco ekde la Suno. Oni ne akceptis liajn ideojn pri ĉiela ordo, kaj longe regis la [[tercentra teorio|tercentraj teorioj]] de [[Aristotelo]] kaj [[Ptolemeo]]. La aristarkajn pensojn fine, post preskaŭ 1800 jaroj, sukcese revivigis [[Koperniko]] kaj sekve plukonstruis [[Keplero]] kaj [[Isaac Newton|Neŭtono]].
 
La [[kratero]] [[Aristarko (kratero)|Aristarko]] sur [[Luno]] estas nomita laŭ Aristarko de Samoso.