Diskuto:Neŭtrala elemento (matematiko): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Filozofo movis paĝon Diskuto:Neŭtra elemento al Diskuto:Neŭtrala elemento: La formo "neŭtra elemento" estas simple malĝusta!
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Ĉu ne devus esti '''neŭtrala''' elemento? NPIV mencias la matematikan signifon nek sub "neŭtra" nek sub "neŭtrala", sed "neŭtra" estas difinita kiel "nek en unu, nek en la alia el du kategorioj", kaj tio ne taŭgas ĉi tie. – [[Uzanto:Umbert'|Umbert']] ([[Uzanto-Diskuto:Umbert'|diskuto]]) 16:48, 12 jun. 2016 (UTC)
:Fakte, plurkaze la "neŭtreco" ja temas pri la nek-nek-eco: ekzemple, en la aro de reeloj, la adicia neŭtra elemento estas tiu, kiu estas nek pozitiva, nek negativa — alivorte, nek pligrandigas, nek malpligrandigas post adicio (jen la difino!). Simile, la produta neŭtra elemento estas tiu, kiu nek pligrandigas, nek malpligrandigas post multipliko.
:NEŬTRAL/A, laŭ la oficiala difino, temas pri "Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito". Por mi estas malfacile imagi, kiel tiasenca neŭtraleco rilatas al la matematika faktermino.
:Krome, je metafora faka uzo, [[NPIV]] ŝajnas preferi la radikon NEŬTRA ol NEŬTRALA (komparu [http://vortaro.net/#ne%C5%ADtra neŭtra] kontraŭ [http://vortaro.net/#ne%C5%ADtrala neŭtrala]). [[Uzanto:Osteologia|Osteologia]] ([[Uzanto-Diskuto:Osteologia|diskuto]]) 22:50, 19 feb. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Neŭtrala elemento (matematiko)".