Lili Ivanova: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 44:
Lili Ivanova asertas, ke vico da etaj signoj instigis ŝin direktiĝi al la serioza kantado. La unua estis hazarde aŭdita konversacio inter ŝia estonta edzo kaj lia kolego, ke ŝi havas talenton kaj povus akiri famecon kaj monon per muziko. La dua signo estis kuraĝiga manaŭguro, farita al ŝi de maljuna ciganino. La tria signo estis la forta impreso, kiun faris al ŝi la hispanlingva kanto ''Camino'' de Irina Ĉmiĥova dum koncerto en la kulturdomo de Kubrato. En sia aŭtobiografio ''Истината'' („La vero“) ŝi skribis, ke aŭdinte la kanton, ŝi iris peti, ke oni donu al ŝi la tekston de la kanto. Ŝi estis allasita iri nur al la pianisto de Ĉmiĥova, Evgenij Komarov, kiu rifuzis doni ĝin al ŝi. La sekvintan tagon en la malsanulejo, en kiu ŝi laboris, ŝia kolego, doktoro Neŝev, diris al ŝi, ke li surbendigis per magnetofono la tutan koncerton. La fratino de lia edzino sciis la italan kaj helpis transskribi la tekston, kiun ŝi sendis al Lili kelkajn tagojn poste. Tiun ĉi kanton la kantisto konsideras kiel la plej granda en sia repertuaro.<ref>{{libro |verkinto=Lili Ivanova |titolo=Истината |jaro=2009 |isbn=9789542804734 |eldonejo=Ciela |lingvo=bg |paĝo=42}}</ref> En intervjuo de 2009 kun la du kantistinoj Ĉmiĥova diris, ke Lili petis ŝin mem pri la kanto kaj ke Ĉmiĥova promesis sendi ĝin, sed ŝi forgesis fari tion.<ref>{{citaĵo el la reto |url=https://vimeo.com/391720205?fbclid=IwAR01dFXOEzQ-fFHBG-0jYa0GgRdzwodlWY6RlRQOrunHipVE1eKSE95PlFU |titolo=Ирина Чмихова и Лили Иванова при Карбовски (2009 г.) |alirdato=2020-02-22 |dato=aprilo 2009 |lingvo=bg}}</ref>
 
La kantistino lernis, ke por povi sin okupi pri muziko profesie ŝi bezonas dokumenton, kiu atestu kantajn scipovojn. Pro tio dum ĉirkaŭ du semajnoj ŝi komencis kanti kun cigana orkestro, kiu ludis en restoracio en Kubrato. Post provprezento en Ruse oni klasifikis ŝin kiel kantistinon de tria kategorio. Dum tiu tempo al ŝi klariĝis, ke ŝi havas voĉon, taŭgan por scenejo, kio donis al ŝi certecon serĉi profesian disvolvon en la kapitaloĉefurbo [[Sofio]]. Ŝiaj gepatroj estis kontraŭ tio pro la malbona ĝenerala opinio pri la artistoj, sed ŝi decidis defendi sian celon.<ref>{{libro |verkinto=Lili Ivanova |titolo=Истината |jaro=2009 |isbn=9789542804734 |eldonejo=Ciela |lingvo=bg |paĝo=7 – 44}}</ref>
[[File:Lili Ivanova BG Radio Music Awards.jpg|thumb|271x271px|Ivanova en 2012]]
 
En 1960, dum ŝi ankoraŭ laboris kiel flegistino, Lili Ivanova veturis dufoje al Sofio por informiĝi kiajn eblojn ŝi havas por komenci karieron. Por la dua vizito ŝi prenis du feriojn kaj iris al la estraro „Estrada“, sed ne sciis, ke tiu estraro respondecis nur pri postenoj en restoracioj. Oni proponis al ŝi kanti en la restoracio „La bluaj ŝtonoj“ en [[Sliven]], sed ŝi rifuzis. Oni ne kontaktis ŝin plu kaj pro manko de alia propono ŝi revenis al Kubrato. Poste grupo da veturantaj muzikistoj aŭdis pri ŝia talento kaj proponis al ŝi aniĝi al la grupo. Ili donis senpagajn koncertojn en kulturdomoj kaj teatroj antaŭ laboristoj. Ŝia posteno estis ŝtata kun honorario po 5 aŭ 8 [[Bulgara levo|levoj]] por koncerto. La kantistino tamen ne estis kontenta pri la nivelo kaj forlasis la grupon kaj la postenon en la malsanulejo.