COBISS: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
 
Linio 1:
'''COBISS''' (mallongigo de la [[angla]] termino ''Co-operative Online Bibliographic System and Services'', "kunlaboraj retaj bibliografiaj sistemo kaj servoj") estas organiza modelo uzata por kunigi [[biblioteko]]jn en unueca biblioteka informa sistemo kun komuna katalogado. Ĝi havas multajn funkciojn de la tiel nomata [[cifereca biblioteko]]. La sistemo estas aktuale en uzo en [[Slovenio]] (COBISS.SI), kie ĝi origine kreiĝis, krome en [[Albanio]] (COBISS.AL), [[Bosnio kaj Hercegovino]] (COBISS.BH), [[Bulgario]] (COBISS.BG), [[Respubliko de Nord-Makedonio]] (COBISS.MK), [[Montenegro]] (COBISS.CG) kaj [[Serbio]] (COBISS.SR). Aldone ekzistas kunlaboro kun diversaj bibliotekoj en [[Kosovo]], kaj laŭ stato de printempo 2014 estas invito integrigi ankaŭ la bibliotekan sistemon de [[Kroatio]]. Tiuj informaj sistemoj estas memstaraj, sed ili dividas komunan programigan platformon. Pli ol 350 bibliotekoj uzas la programaron COBISS por la aŭtomatigo de siaj operacioj. ''Cobiss.net'' estas la nomo de la retejo konektanta la COBISS kunlaborajn bibliografiajn sistemojn de modelo COBISS en diversaj landoj. Lige al tio ene de la modelo uzatas norma datumaro de personaj kaj korporaciaj nomoj, nomata '''CONOR''', komparebla al la [[Virtuala Internacia Norma Datumaro]], mallongigata VIAF.
 
La modelo estis evoluigita fare de la Instituto pri Informa Scienco ([[slovene]]: ''Institut informacijskih znanosti'', IZUM) en [[Maribor]].
Linio 11:
[[Kategorio:Scienco kaj teknologio en Bosnio kaj Hercegovino]]
[[Kategorio:Scienco kaj teknologio en Bulgario]]
[[Kategorio:Scienco kaj teknologio en Nord-Makedonio]]
[[Kategorio:Scienco kaj teknologio en Montenegro]]
[[Kategorio:Scienco kaj teknologio en Serbio]]