Aenne Biermann: Malsamoj inter versioj

55 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 monato
sen resumo de redaktoj
 
Ŝi mortis en la aĝo de nur 34 jaroj pro hepata malsano, kelkajn tagojn antaŭ la potencakiro de la [[nazioj]]. Ties kruelaĵojn faritajn ankaŭ kontraŭ siaj familianoj kaj la senproprietigon ŝi ne plu travivis. Ŝia viro kaj la infanoj sukcesis elmigri al [[Palestinio]]. Sed la arkivo kun ĉ. tri miloj da negativoj konfiskitis en [[Triesto]] kaj resenditis al [[Germanujo]]; ĝi ne plu reaperis.<ref>Hans-Peter Jakobson: ''Fasziniert vom Eigenleben der Dinge. Zum 75. Todestag der Geraer Fotografin Aenne Biermann''. Ĉe: ''Ostthüringer Zeitung'', 12.1.2008.</ref>
[[File:Villa Biermann.jpg|thumb|Vilao Biermannen 2015]]
 
== Honoroj ==
La [[Muzeo pri Aplikita arto (Gera)]] dediĉas al la artistino propran salonon kun daŭra elmontrado; ekde 1992 ĉiun duan jaron ĝi aljuĝas la ''Aenne-Biermann-premion'' pri germana nuntempa fotografiarto. En al urbokvartalo Lusan (Gera) nomitis lernejo por ŝi (kiu intertempe fermitis). En la 5.12.2009 la [[altpopollernejo]] surloka ekportis la nomon "Aenne Biermann".<ref>Sylvia Eigenrauch: ''Volkshochschule Gera heißt Aenne Biermann''. Ĉe: ''Ostthüringer Zeitung'', 7.12.2009.</ref> Jam ekde 2008 veturilo de la tramaro de Gera nomiĝis por ŝi. Ekspozicioj pri la verkaro de Biermann okazis i.a. en 2002 en [[Deutsches Museum (Munkeno)]] kaj en 2003 kaj 2007 ĉe [[Sprengel-muzeo]] en [[Hanovro]].<ref>[http://www.kunstaspekte.de/aenne-biermann/ Aenne Biermann ĉe kunstaspekte.de]</ref> Tezoron da 24 laborajoj, 11 negativoj kaj 17 etformataj arkivkopioj i.a. havigis al si la [[Muzeo Ludwig]] en [[Kolonjo]] kio montritis en 2018 al la publiko.<ref>[http://ludwig.museenkoeln.de/pressenewsletter/1311.html]</ref> Prezentado ampleksa kun ĉ. cento da fotoj kaj diversaj arkivaĵoj originante ĉefe el la Fondaĵo Wilde videblis inter julio kaj oktobro 2019 ĉe la munkena [[Pinakothek der Moderne]].<ref>[https://www.pinakothek.de/biermann "Aenne Biermann. Vertrautheit mit den Dingen"]</ref>
29 828

redaktoj