Aenne Biermann: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 1 monato
En 1928 Biermann havis sian unuan ekspozicion pri grandformataj plantofotoj en la Grafika ateliero de [[Günther Franke]] en [[Munkeno]] kaj baldaŭ poste si publikigis gravajn observojn siajn en la fakperiodaĵo ''[[Das Kunstblatt]]''. En 1930 okazis en [[Jena]] la unua vere granda ekspozio de ŝiaj verkoj. Karakterizas ŝiajn agadojn la makrokaptoj de personoj kaj aferoj. Same kiel [[Lucia Moholy]], [[Florence Henri]] kaj [[Germaine Krull]] ŝi ade ĉeestis internaciajn fotajn ekspoziciojn de la fruaj 1930aj jaroj. Inter 1929 kaj 1931 la temaro eĉ pligrandiĝis kaj la kaptoj ekz. de la bulvardoj [[parizo|parizaj]] kiel ankaŭ la nudaĵfotoj kun fortaj lumaj konstrastoj kaj ekstremaj bildtranĉaĵoj modernas kaj okulfrapas eĉ hodiaŭ.
 
Ŝi mortis en la aĝo de nur 34 jaroj pro hepata malsano, kelkajn tagojn antaŭ la potencakiro de la [[nazioj]]. Ties kruelaĵojn faritajn ankaŭ kontraŭ siaj familianoj kaj la senproprietigon ŝi ne plu travivis. Ŝia viro kaj la infanoj sukcesis elmigri al [[PalestinioPalestino]]. Sed la arkivo kun ĉ. tri miloj da negativoj konfiskitis en [[Triesto]] kaj resenditis al [[Germanujo]]; ĝi ne plu reaperis.<ref>Hans-Peter Jakobson: ''Fasziniert vom Eigenleben der Dinge. Zum 75. Todestag der Geraer Fotografin Aenne Biermann''. Ĉe: ''Ostthüringer Zeitung'', 12.1.2008.</ref>
[[File:Villa Biermann.jpg|thumb|Vilao Biermannen 2015]]
 
== Honoroj ==
La [[Muzeo pri Aplikita arto (Gera)]] dediĉas al la artistino propran salonon kun daŭra elmontrado; ekde 1992 ĉiun duan jaron ĝi aljuĝas la ''Aenne-Biermann-premion'' pri germana nuntempa fotografiarto. En al urbokvartalo Lusan (Gera) nomitis lernejo por ŝi (kiu intertempe fermitis). En la 5.12.2009 la [[popola altlernejo]] surloka ekportis la nomon "Aenne Biermann".<ref>Sylvia Eigenrauch: ''Volkshochschule Gera heißt Aenne Biermann''. Ĉe: ''Ostthüringer Zeitung'', 7.12.2009.</ref> Jam ekde 2008 veturilo de la tramaro de Gera nomiĝis por ŝi. Ekspozicioj pri la verkaro de Biermann okazis i.a. en 2002 en [[Deutsches Museum (Munkeno)]] kaj en 2003 kaj 2007 ĉe [[Sprengel-muzeo]] en [[Hanovro]].<ref>[http://www.kunstaspekte.de/aenne-biermann/ Aenne Biermann ĉe kunstaspekte.de]</ref> Tezoron da 24 laborajoj, 11 negativoj kaj 17 etformataj arkivkopioj i.a. havigis al si la [[Muzeo Ludwig]] en [[Kolonjo]] kio montritis en 2018 al la publiko.<ref>[http://ludwig.museenkoeln.de/pressenewsletter/1311.html]</ref> Prezentado ampleksa kun ĉ. cento da fotoj kaj diversaj arkivaĵoj originante ĉefe el la Fondaĵo Wilde videblis inter julio kaj oktobro 2019 ĉe la munkena [[Pinakothek der Moderne]].<ref>[https://www.pinakothek.de/biermann "Aenne Biermann. Vertrautheit mit den Dingen"]</ref>
29 930

redaktoj