Frankfurto ĉe Odro: Malsamoj inter versioj

36 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 monatoj
La unua flugmaŝino surteriĝis en la 19.8.1911 sur malaktiva ekzercadplaco ĉe Kunersdorf. 8254 rifuĝintoj venis inter 1919 kaj 1926 el [[polujo|polujiĝintaj]] teritorioj. Pro sekva malestiĝo de gravaj merkatoj en la oriento de Eŭropo ankaŭ la ekonomio frankfurta suferis, krome malekfloris la trafikoj kaj vara kaj persona. En junio 1924 okazis foiro pri metioj kaj agrikulturo ''Ostmarkschau für Gewerbe und Landwirtschaft/Ogela'' kiun vizitis ne tute 100 miloj da homoj. Grandaj esperoj tiam ekzistis pri gastigo de industriejoj kaj oni fondis societon speciale por tiu ĉi projekto. La projektanoj preparis 250 miloj da kvadratmetroj en la kvartalo Dammvorstadt por kvar sekcioj (metioj, agrikulturmaŝinoj, etbestoj, bestoj). La tuto, malgraŭ multaj elspezoj, kontentigis la organizantojn. Tamen la esperitaj industrioj novaj ne venis Frankfurton. En la 1.4.1930 inauĝuritis nova konstruaĵo por la ŝtata faklernejo pri konstruado ''(Höhere Technische Staatslehranstalt für Hoch- und Tiefbau)''. Krome la Pedagogika akademio ricevis novan konstruaĵon en la jaro 1931; pro monrimedmanko la instituto devis refermi la pordojn en 1932. Remalfermiĝo iĝis en 1934; nova konstruaĵo ĉe Bismarck-strato 51/52 inaŭguritis en 1935.
 
La [[nazioj]] internigis i.a. la postan urbestron Willy Jentsch ĉe la historian tribulanprizonon de ĉe Collegien-stratok kie troviĝis ĝis 1945 la ĉefmaalliberejo de [[Gestapo]]. En 1937 ekfunkciis aŭtostratego en la direkto de Berlino. Dum la [[Kristala nokto]] detruitis la interno de la sinagogo impona de 1822. Pro manko da granda industriejoj bombadoj dum la [[Dua mondmilito]] malestis ĝis komenco de 1944; dum la lastaj monatoj militaj inter 264.000 kaj 300.000 [[Forpelo de Germanoj (1944–1950)|forpelitaj samlandanoj]] venis trans Frankfurto. En la 26.1.1945 la urbo deklaritis oficiale ĉiukondiĉe defendota fortikaĵo. En la 19.4. eksplodigis [[Wehrmacht]]-anoj la ponton trans Odro; retiriĝo de la trupoj komenciĝis en la 21.4. kaj en la 23.4. la unuaj [[ruĝa Armeo|sovetiaj soldatoj]] atingis la urbon. Per bombado kaj bruligoj ĉ. 93 % de la urbo malkonstruitis. En la 24.4. brulis ankaŭ la turo de la [[Preĝejo Sankta Mario (Frankfurto ĉe Odro)|Mario-kirko]] kaj la volbaĵo neglektita kelkajn monatojn poste terenfalis. Por 170 viktimoj de la nazioj metitis en Frankfurto [[stumbliga ŝtoneto|stumbligaj ŝtonetoj]]. Refaro provizora de la ponto trans Odro faritis jam en majo 1945. Laŭ la [[Pocdama Interkonsento]] forpelitis disde la kvartalo Dammvorstadt ene de nur 2 tagoj ĉiuj enloĝantoj; ĝi iĝis la pola urbeto [[Słubice]]. En 1952 Frankfurto, post la malestiĝo de landoj en [[GDR]], iĝis distrikta ĉefurbo. En 1957 konstruitis aŭtostratega ponto trans Odro. Sen observo de historiaj strataroj novkonstruitis en la 1950aj kaj 1960aj jaroj la centro; nur kelkaj historiaĵoj (ekz. la [[Urbodomo de Frankfurto ĉe Odro|urbodomo]]) rekonstruitis. En la 1970aj kaj 1980aj jaroj estiĝis pluraj grandaj loĝdomblokaj teritorioj, ekz. Hansa Nord, Südring kaj Neuberesinchen. Tuj antaŭ [[Turniĝo]] iĝis en la 1.11.1989 centra demonstracio kontraŭkomunisma de ĉe Brunnen-placo kion memorigas al oni monumento. En 1990 la urbo iĝis parto de [[Brandenburgio]]. En la 15.7.1991 oficiale refonditis la Viadrina-universitato ''(Europa-Universität Viadrina)''. Grava estis krome la renoviĝo kompleta de la tre damaĝita Mario-preĝejo.
 
== Iom da statistiko ==
30 776

redaktoj