Gerhard Löwenthal: Malsamoj inter versioj

germana ĵurnalisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun " '''Gerhard LÖWENTHAL''' (naskiĝinta la {{daton|8|12|1922}} en Berlino, mortinta la {{daton|6|12|2002}} en Wiesbaden) estis germana ĵurnalisto kon..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:28, 26 feb. 2020

Gerhard LÖWENTHAL (naskiĝinta la 8-an de decembro 1922 en Berlino, mortinta la 6-an de decembro 2002 en Wiesbaden) estis germana ĵurnalisto konservativa kaj advokato de homaj rajtoj. Inter 1969 kaj 1987 li ĉefresponsis pri la politika televidmagazino ZDF-Magazin de ZDF kie oni ofte temigitis la komunisme subpremataj orienteŭropaj landoj. Tial li ofte duonŝerce konsideritis la uestgermana kontraŭo al la GDR-ĉefideologiisto televida Karl-Eduard von Schnitzler. Löwenthal ankaŭ iniciatis la helporganizaĵon Hilferufe von drüben por rifuĝintoj kaj politikaj kaptitoj de GDR.

Kariero ĵurnalista

La filo de juda komercisto transportitis kun la patro koncentrejen dume la geavoj mortis en la koncentrejo de Terezín. Post 1945 li decidis resti en Berlino. Unue li studis medicinon ĉe Humboldt-Universitato en Berlino laborante por la grava usona radistacio RIAS en Berlino. Spertante mem la komunismon kaj pli kaj pli suspektite pro porusona engaĝiĝo radia li finis la studadon en la mallibera orienta parto de la urbo kaj fariĝis unu el la unuaj studentoj ĉe Libera Universitato Berlino en Uestberlino. En 1951 li iĝis vicestro programa de la radistacio RIAS kaj de la televidkanalo Sender Freies Berlin. Poste li laboris dum kvin jaroj por Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo en Parizo. En 1963 li iĝis ĉefredaktoro de la germana televidkanalo ZDF en la franca ĉefurbo.

Inter la 8.1.1969 kaj la 23.12.1987 li ĉefresponsis pri la politika elsendo ZDF-Magazin kie ofte raportitis pri kruelaĵoj en komunismaj landoj. La politikon de kanceliero Willy Brandt koncerne la rilatojn al Orienta Eŭropo li kritikis ofte. Frue Löwenthal deklaritis malamiko fare de Stasi kiu provis fifamigi lin. Ankaŭ la de li instigita helporganizaĵo Hilferufe von drüben spionitis senĉese.

Politikaj agadoj

Krom la ĵurnalismaj aĵoj Löwenthal engaĝiĝis en la partio Bund Freies Deutschland, regiona berlina partio kontraŭkomunisma. Inter 1977 kaj 1994 li ankaŭ estris la konservatisiman fondaĵon Deutschland-Stiftung kaj aktivis ĉe Konservative Aktion kiu evoluis el la burĝa platformo Demokraten für Strauß kiu volis ke iĝi kanceliero federacia Franz Josef Strauß. Klopodojn formi konservativan kaj liberalan movadon en 1979 li ankaŭ apogis.

Post la falo de la berlina murego Löwenthal engaĝiĝis en la kreo de la partio Deutsche Soziale Union (DSU) en Lepsiko por kiu li ankaŭ verkis la plej grandan parton de la partiprogramo. Li estis konvinkita ke neprus havi partion en la oriento de Germanujo kiu similu al la Kristan-Sociala Unio en Bavario. Post la balotado en marto 1990 Helmut Kohl perfortis la bavarojn finigi la apogon de DSU.

Löwenthal ankaŭ membris ĉe Institut für konservative Bildung und Forschung (IKBF) kaj ĉe la Internacia societo pri homaj rajtoj. Li organizis krome la t.n. Konservativan buroon en Bielefeld kune kun Caspar von Schrenck-Notzing, Lothar Groppe, Christa Meves kaj Hans Graf Huyn. Löwenthal taksis sin mem politike centra kaj bedaŭris ĝeneralajn maldekstrajn tendencojn ensociajn. En 1950 li edzinigis la kuracistinon Ingeborg Lemmer, filino de la kristandemokratia politikisto Ernst Lemmer, kun kiu li havis du infanojn. Post la morto la vidvino kreis la Gerhard-Löwenthal-premion kune kun la fondaĵo Konservative Bildung und Forschung kaj la gazeto Junge Freiheit por subteni junajn ĵurnalistojn.

Honoroj

En la 1950aj jaroj Löwenthal ricevis la Eŭropan Cortina-Ulisse-literaturpremion, en 1969 la Arĝentan medalon de la Eŭropa Komunumo, en 1975 la Konrad-Adenauer-premion pri publicistiko, en 1977 Oran kameraon por la serio Hilferufe von drüben por komunismaj viktimoj ene de ZDF, en 1979 la Federacian meritkrucon kaj en 1983 la Bavarian meritordenon. La Ora-kamerao-premion kiu Löwenthal ricevis por dokumentado de persekutoj politikaj en GDR la filo Thomas Löwenthal transdonis en 2006 al la Murega muzeo berlina.

Literaturo

  • Kathrin Gerlof: Gerhard Löwenthal – Karl-Eduard von Schnitzler (= Fischer. 14183 = GegenSpieler.). Fischer-Taschenbuch-Verlag, Frankfurt am Main 1999, ISBN 3-596-14183-4.
  • Stefan Winckler: Ein kritischer Journalist aus Berlin: Gerhard Löwenthal. Snayder, Paderborn 1997, ISBN 3-932319-56-7.
  • Stefan Winckler: Gerhard Löwenthal. Ein Beitrag zur politischen Publizistik der Bundesrepublik Deutschland (= Biographische Studien zum 20. Jahrhundert. 1). Be.bra Wissenschaft Verlag, Berlin 2011, ISBN 978-3-937233-85-7
  • Christoph Classen: Gleiche Gegner? Karl-Eduard von Schnitzler und Gerhard Löwenthal als politische Publizisten im Kalten Krieg. In: Martin Sabrow (eld.): Das Jahrhundert der Parallelbiographien (= Helmstedter Colloquien. 19). AVA – Akademische Verlagsanstalt, Leipzig 2017, ISBN 978-3-946281-03-0, p. 27–67.