Pacpreĝejo frankfurta: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "thumb|Friedenskirche Frankfurt (Oder) en 1980, de norduesto La '''Packirko''' (germane: ''Friedenskirche''; aliaj no..."
 
Linio 3:
 
== Konstruhistorio ==
[[file:Nicolaikirche frankfurt oder 1550.jpg|thumb|La Nikolaokirko ĉ. la jaro 1550]]
Ĉ. la jaro 1226 estiĝis ĉe mallarĝa loko ĉe la rivero [[Odro]] kun transvadejo setlejo de komercistoj. Ties paroĥuja kirko konsekritis je Sankta [[Nikolao de Mira]], patrono de la ŝipistoj kaj komercistoj. Kune kun la cedo de la urbaj privilegioj al la frankfurtanoj konstruitis en 1253 la nova ĉefa preĝejo, la [[Preĝejo Sankta Mario (Frankfurto ĉe Odro)|frankfurta Mario-kirko]]. Kelkajn jarojn antaŭ 1302 faritis por la Nikolaokirko [[navero|kvarnavera]] longa halo, kies eksteraj muroj ankoraŭ respureblas. La niĉoj ĉe la orienta gablo surpentritis. Ĉirkaŭanta altarejo kun triangula fermiĝo alvenis eble ankoraŭ en la 14-a jarcento. Post [[Reformacio]] la kirko [[sekularigo|sekularigitis]].
 
Linio 12:
 
[[file:Frankfurt oder nikolaikirche b 1890.jpg|thumb|Nikolaokirko antaŭ 1890]]
Ekde la 17-a jarcento la preĝejo estas ankaŭ entombigejo por elstaruloj de inter la administrantaro kaj la soldataro. Pro alveno de [[francio|francaj]] [[hugenotoj]] la reformita komunumo nature tre kreskis. En 1686 okazis la unua diservo en la [[franca lingvo]]. Inter 1735 kaj 1737 la baroka norda turo reparitis kaj antaŭ la okcidenta fasado konstruitis domo por la francaj fideluloj; ĝi malkonstruitis en la jaro 1861a. Inter 1880–1881 multangula sakristio alkonstruitis kaj barokaĵoj forigitis. La dutura, 55 metrojn alta uesta fasado konstruitis inter 1890 kaj 1894 laŭ planoj de [[Friedrich Adler]]. Tiam la tuto [[gotiko|regotikigitis]] kaj renovigitis. En 1925 faritis ampleksaj konstrulaboroj en la interno. En 1929 la kirko alinomiĝis je ''Packirko''. Dum la lastaj tagoj de la [[Dua mondmilito]] iĝis surloke grandaj damaĝoj kaj la mizero daŭris pro vandalismo ĝis 1952. Finfine inter 1956 kaj 1956 la vandpentraĵoj blanke farbitis kaj orgeno de la surloka firmao Sauer krome venis en la kirkon. Antaŭ la novkonsekro 1959 starigitis memkompreneble ankaŭ nova altaro. La lasta diservo okazis en 1974 okaze de la [[Germana Eklezia Foiro|Eklezia foiro]] protestantisma antaŭ ol la domo ekfunkciis kiel deponejo. En 1985 luprenis ĝin la urbo kaj la longa navo ricevis novan tegmenton. Post la [[Turniĝo]] la trabaro tegmenta kaj la ĥorejo laŭ malnovaj planoj refaritis. En 1994 formitis amikara societo [[ekumenismo|ekumenismula]] por krei surloke interkonfesian renkontiĝlokon''(Oekumenisches Europa-Centrum Frankfurt)''. Anoj de ''[[Internationaler Bund]]'' komencis la konkretan reviviglaboron en 1997.
 
== Fontoj ==