Bach-koncerthalo (Frankfurto ĉe Odro): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
== Situo kaj ĉirkaŭajo ==
Situas la koncerthalo en la nordo de la urbokerno. La teritorion limigas norde la strato Lebuser Mauerstraße markanta la iaman ĉirkaŭfortikaĵon. Eoste apudas la longan halon la promenejo ĉe [[Odro]]-rivero, kies orienta orielo de la pola riverbordo bonege videblas. Sude kaj ueste staras ĉirkaŭ la Malsupra bazaro ĉe Collegien-strato la iama mezepoka malliberejo (hodiaŭ ĝi gastigas la bibliotekon kaj muzeon), la Packirko/Friedenskirche[[Pacpreĝejo frankfurta]] (senkfunkcia nuntempe) kaj la iama duobla paroĥeestrejo (la nuna urba arkivo).
 
== Arĥitekturo ==
La rektagula konstruaĵo kun sela tegmento estas trinava gotika [[briko|brikkonstruaĵo]] kun ses [[navero]]j. Ambaŭ gabloj estas kun [[gipso|puco]]. La uesta gablo havas ornamaĵojn el brikoj. la ununava, rekte fermita altarejo estas trinavera kaj tri metrojn pli malalta ol al longa navo. Tie la gabloj havas gotikajn fenestroformojn. La norda kaj la suda flanko de la longa navo ordigitis per ses fenestroj kaj la uesta flanko per tri fenestroj kiuj longas ĉe la kompleta alteco de la fasado. Ĉe la suda flanko troviĝas du duoblealaj pordoj. De la du 2,90 metrojn altaj bronzaj pordoj nomiĝas la unua ''Gaja pordo'' kaj la alia ''Malgaja pordo''; ilin faris la skulptisto [[Axel Schulz]]. La supra finiĝo estas ĉe ambaŭ pordoj duoncirkla rondarko similanta al arbo. Norde apudas komplete duetaĝa konstruaĵo kun [[atrio]].