Ferenc Sbüll: Malsamoj inter versioj
pastro |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:23, 27 feb. 2020
Ferenc Sbüll [ŝbul], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sbüll Ferenc, slovene Fran Žbul, en slovena dialekto Ferànc Šbül estis hungaria slovena katolika pastro, slovena poeto.
Ferenc Sbüll | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de julio 1825 en Turnisa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 12-an de aprilo 1864 en Dolinc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • katolika sacerdoto • verkisto |
Ferenc Sbüll[1] naskiĝis la 26-an de julio 1825 en Turnisa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Turnišče en Slovenio), li mortis la 12-an de aprilo 1864 (laŭ alia informo la mortomonato estas aŭgusto) en Dolinc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Dolenci en Slovenio).
Biografio
Ferenc Sbüll lernis laŭvice en sia naskiĝloko, Kőszeg, Szombathely, fine en Pázmáneum (1844-1848). En Vieno li okupiĝis ankaŭ pri literaturo. Li estis pastro en Muraszombat (1848-1854), Vízlendva (1854-1858), poste ĝismorte en Dolinc. Li verkis kaj profanan kaj religian poeziojn en dialekta slovena lingvo. Sbüll verkis religiajn artikolojn por la hungara gazeto Religio.