Hub (Pakistano): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
urbego
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:15, 27 feb. 2020

Hub urdue حب estas urbego en provinco Baluĉistano (Pakistano), en kantono Lasbela, kie Hub estas sidejo de la samnoma distrikto.

Bazaj informoj

Geografio

Hub situas en la suda parto de la lando laŭ dekstra bordo de rivero [2]. Hub kuŝas nur ĉirkaŭ 10 kilometrojn de la maro, same de Karaĉio jam trans la rivero.

Historio

Dum la sendependiĝo de Pakistano en 1947 la ne-islamaj minoritatoj migris al la alia nova ŝtato Barato, samtempe alvenis islamanoj el Barato. En 2007 ĉe Hub atako okazis kontraŭ konvojo de loka polico akompanantaj ĉinojn. La eksplodo detruis veturilon mortigante 16 pakistanajn policistojn kaj vundante aliajn 18. Ĉinoj ne estis vunditaj.

Ekonomio

Hub estis brita kontrolpunkto. Nun Hub estas unu el la plej grandaj industriaj centroj de Baluĉistano kaj pro sia proksimeco al Karaĉio ĝi fariĝis komuta urbo de la Karaĉia urbaro. La bazaroj kaj merkatoj plenas de varoj, sed Hub malhavas universitatojn.

Loĝantaro

Loĝantaro
1981 1998 2017
4 249 62 763 175 376

La loĝantaro pliiĝis pli ol kvardekoble inter 1981 kaj 2017 laŭ oficialaj censoj. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 5,5%, multe pli alta, ol la tutlanda mezumo (2,4%).

La plimulto de la loĝantaro estas islama, dum estas hinduaj kaj kristanaj minoritatoj.

Trafiko

Hub havas trairan vojon unuflanke al la maro, aliflanke al ĉefvojo al Karaĉio. La plej proksima stacidomo, ankaŭ internacia flughaveno nature en Karaĉio funkcias.