Þrymskviða: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:27, 9 aŭg. 2006

Þrymskviða apartenas al la poemoj pri la antikvaj nordaj dioj (pl. æsir - pron. ajsir, sing. ás - pron. aŭs), kiuj siavice apartenas al la tiel nomitaj Edda-poemoj, konservitaj en unu manuskripto de la 13a jarcento (Codex Regius. Malgraŭ la nomo de la poemo la giganto-reĝo Þrymr (simpligita en la traduko kiel Þrym - (Þ pron. kiel th en thing en la angla) ne estas la ĉefa persono en la poemo, sed Loki, la ruzulo, kiu helpas al Þór (esperantigita kiel Toro) reakiri sian faman martelon Mjöllnir (la nomo verŝajne signifas "tiu kiu disrompas, Rompanto), kiun ŝtelis Þrym dum Toro dormas. La poemo estas efektive komedio, kie alternas rakonto kaj rekta parolo. Vekiĝinte Toro