Hungara signolingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 9:
Proformoj estas similaj al sonsimboliko. Ili komunikas humoron, movon, formon, lokon, sed ne havas konkretan signifikon. Klasifikantoj montras modon kaj ilojn de ago.
 
Signumantoj ricevas ankaŭ signonomon, el ia trajto, sed signumanta grupoj donas signonomon ankaŭ al aliaj gravaj uloj, al familianoj, amikoj, karakteroj kaj politikistoj. Pleje estas tiu trajto videbla, ekzemple nevuso, cikatro, formo de hararo aŭ orelringo. Oni povas havi pli signonomon en pli grupoj samtempe, kaj grupoj povas ŝanĝi ĝin, kiam ili trovas alian trajton.
==Gramatiko==
Unu signo kutime havas plian parolpartojn. Ĝi povas esti substantivo kaj verbo, aŭ adverbo kaj adjektivo. Propraj nomoj ne estas uzitaj kiel verboj. Pleje la modalaj adverboj varias la verbon, aŭ venas sur mieno, sed temporalaj adverboj estas memstaraj signoj. Kelkaj epitetoj estas ankaŭ integritaj, kaj estas esprimitaj per mieno aŭ modo de movado. Pronomoj, precipe montraj kaj personaj estas facile separablaj al aliaj signoj, ĉar ili estas punktoj aŭ regionoj de spaco. Do ili povas esprimi pli ol tri personojn. Ili kutime demonstras ankaŭ lokojn de karakteroj.
 
Demandaj vortoj kaj konjunkcioj estas memstaraj signoj, sed konjunkcioj estas raraj. La lingvo ne havas pre- aŭ postpoziciojn; por modifi signifikon oni ŝanĝas la signon en spaco aŭ tempo. Tiu trompis unuajn esploristojn, kiuj pensis, ke ĝi ne havas elementojn por asociado, do ĝi ne povas helpi pensadon. Por tiu la surduloj necesas lerni parolitan lingvon (tiukaze Hungare).
 
Eblas, ke unu movado esprimas unu frazon. Gestoj estas pli malrapidaj ol parolo, sed ĝi povas simultane pli diri ol ia parolita lingvo, kiu ne povas uzi spacon. Pleje estas opinioj kaj vidpunktoj ankaŭ integritaj, sed la lingvo havas kelkajn memstarajn signojn por akcento:
* Signo 'manio' signifikas ankaŭ, ke oni amas iun tre
* Signoj 'bombo', 'danĝera', 'unua' estas akcentantaj, sed ili povas ankaŭ gradigi.
 
Simile al aliaj signolingvoj, Hungara signolingvo uzas spacon por esprimi kontaktojn. Ĉiu en la rakonto ricevas lokon, kiu apartenas nur al li. Se oni konas lokon de la karakteroj, oni uzas tiujn; se ne, li donas lokon laŭ lia mentala mapo. Tiuj lokoj esprimas pronomojn kaj personajn fleksiojn. Se signo havas varian formon, la movo startas el subjekto kaj venas al efikito. Se ne, partikulo helpas: ĝi estas la signo delta, kaj ĝi movas simile al varia forma signo. Pro fari ĝin, oni movas lian gvidantan manon al loko de subjekto, strekas ĉiun fingron, fleksante nur mezfingron kaj movas ĝin al la efikito.
 
En signolingvoj, oni kutime priskribas detale movadojn, lokojn, formojn, direktojn, grandecon de aplikita forto, kaj aliaj cirkonstancoj. Por indiki iun, oni povas uzi ian parton de tiu priskribo; tiu estas nomita en gramatikoj proformo.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}