Nigra ruĝvostulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
 
== Aspekto ==
'''Nigra ruĝvostulo''' aŭ [[Nigra fenikuro]] (''Phoenicurus ochruros'') estas specio de [[birdo]] de la familio de [[Muŝkaptuledoj]] kaj la genro de ''[[Phoenicurus]]'', [[Ruĝvostuloj]] laŭ popola nomigonomado aŭ [[Fenikuroj]] laŭ adapto de la scienca nomo. La [[latina]] [[scienca nomo]] de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la [[antikva greka]] kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (''feniko'') kaj “vosto” (''uros'') kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas '''longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro''' pli -malpli, sed en tiu specio estas '''pli malhela la bruna centro''' ol ĉe la [[Komuna ruĝvostulo]]. La voston la birdoj moviĝasmovas konstante surgrunde aŭ sur ripozejo.
 
Tiu specio estas malhelgriza birdo sufiĉe '''nigreca kun ruĝa vosto kaj du blankaj makuloj''' komoformaj ambaŭflanke de la malsupra dorso. Ĝi estas 13-14.5 cm longa. La masklo klare diferenciĝas ĉar havas nek brunon en flankoj nek blankon en frunto. La ino estas pli griza ol tiu de la Komuna ruĝvostulo, kaj je ĉiu aĝo la akzelojakseloj kaj subflugiloj estas grizecaj kaj ne brunecaj aŭ ruĝbrunecaj kiel ĉe la Komuna ruĝvostulo.
 
== Disvastiĝo ==
Tiu [[Palearktiso|palearktisa]] birdo nestas en la suda kaj centra Eŭropo ĝis ĉiuj montaj regionoj de [[Centra Azio]]. Ĝia natura [[vivloko]] aŭ biotopo estas rokaj medioj, en montaroj ĝis 3000 metrojn altaj, kie ĝi nestas en truoj interŝtonaj aŭ de konstruaĵoj. Tial ĝi trovis en la homaj urboj taŭgan vivmedion, kaj oni ofte povas vidi kaj ĉefe aŭdi ĝin starantastarantan sur iu kamentubo eliganteeligantan sian nemaldistingeblan [[birdkanto|kanton]] kun bruo similanta al tiu de ĉifonata papero kaj foje eĉ surgrunde. Temas pri [[loĝantaj birdoj]] en la plej mildaj partoj de sia teritorio, sed plej nordaj birdoj vintras en la suda Eŭropo aŭ la noda [[Afriko]].
 
Ĝi serĉas sian nutron surgrunde. La ovoj (po 4-6 en nesto) estas malhelbluaj ĝis blankaj. Ili ofte reproduktas vice du idarojn dum jaro.