Fotisto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Photographer1850s.png|dekstra|eta|250px|Fotografisto en sia laborejo (ĉirkaŭ 1850)]]
'''Fotisto''' (aŭ '''fotografisto''') estas [[profesio|profesia]] [[artisto]] kiu uzas [[fotografio]]n kiel medion. Fotisto havas rolon en [[ĵurnalismo]]: li kaptas per [[fotilo]] la agadon pri kiu skribas [[ĵurnalisto]]. Iuj fotistoj laboras kiel [[portreto|portretaj]] artistoj. Profesia fotisto estas grava por [[reklamado]].
 
La [[fotisto]]j kutime estas klasitaj sur bazo en la temoj en kiuj ili specialiĝis. Kelkaj esploras la temoj kiuj estis iam tipaj de [[pentrarto]]: [[pejzaĝo]]j, [[aĵpentraĵo]]j kaj portretoj. Aliaj specialiĝis en temoj kiel [[stratofotografio]], socidokumenta fotografio, fotografio de [[modo]], fotografio de [[nupto]]j, fotografio de militoj, [[Fotoĵurnalismo|foto]]-[[ĵurnalismo]] kaj fotografio por [[reklamado]]. Estas specialaĵoj pri teknikaj aferoj kiel la scienca fotografio aŭ la elaera fotografio.
 
La fotistoj de [[nupto]]j kaj similaj celebroj venas kun sia ekipaĵaro en la indikita dato al la celebrejo. Tre ofte, ili realigas fotojn de la edziĝontoj kaj de iliaj familiaj en ties hejmoj aŭ en belaj aŭ simbolaj fonoj, kiel monumentoj kaj parkoj, antaŭ la celebro.
 
La [[Fotoĵurnalismo|fotoĵurnalistoj]] estas specializitaj en la fotografio de okazaĵoj kiuj ilustras la novaĵojn de [[amaskomunikilaro]], kiel ĉe [[gazeto]]j kaj [[ĵurnalo]]j. La prisportaj fotistoj estas tiuj kiuj krom posedon de granda sciaro pri la specifa sporto prilaborata, ili havas kapablon fari fotojn en la preciza plej konvena momento.
 
[[Paparaco]] (itale paparazzi /pa.pa.ˈrat.tsi/) estas trudfotisto, kiu kaptas fotojn pri famuloj, precipe - sed ne ĉiam - el kaŝita situo aŭ maniero, klopodante, ke la ĉeesto kaj fotado ne estu rimarkitaj de la fotita homo, do, tre ofte tiu persono estas speciala klaso de paparacoj. Tia tipo de fotado levigas koncernojn sociajn kaj etikajn pri privatec-[[rajto]]j, trudo de cirkonstancoj, okazigo de problemoj al la privatuloj ktp.
 
== Vidu ankaŭ ==