Þrymskviða: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
''Þrymskviða'' apartenas al la poemoj pri la antikvaj nordaj dioj (pl. æsir - pron. ajsir, sing. ás - pron. aŭs), kiuj siavice apartenas al la tiel nomitaj Edda-poemoj, konservitaj en unu manuskripto de la 13a jarcento ([[Codex Regius]]). Malgraŭ la nomo de la poemo la giganto-reĝo Þrymr (simpligita en la traduko kiel Þrym - (Þ pron. kiel th en "thing" en la angla) ne estas la ĉefa persono en la poemo, sed Loki, la ruzulo, kiu helpas al Þór (esperantigita kiel Toro) reakiri sian faman martelon Mjöllnir (la nomo verŝajne signifas "tiu kiu disrompas, Rompanto"), kiun ŝtelis Þrym dum Toro dormas. La poemo estas efektive komedio, kie alternas rakonto kaj rekta parolo. Vekiĝinte Toro trovas, ke lia martelo estas ŝtelita. Li iras kun Loki al Freyja (pron. Freja) - la amdiino en la norda mitologio - kaj pruntas ŝian flugilhavan plumveston. Loki flugas al la mondo de la gigantoj (la ĉefaj malamikoj de la dioj) kaj eltrovas ke Þrym kaŝis la martelon profunde en la tero kaj postulas Freyjan ŝpor edzino se li redonu la martelon. Loki reflugas al Ásgarður, la lokaro de la dio, kaj raportas al Toro. Ili tiam iras al Freyja kaj Toro ordonas al ŝi surmeti nuptajn vestojn kaj prepari ŝin por veturo al la giganto. Ŝi kolere rifuzas kaj en kunsido de la dioj kaj diinoj estas decidite, malgraŭ malemo de Toro, ke li kaŝvestiĝu kiel Freyja kaj tiel provu trompi la giganto-reĝo. Loki lian akompanas kiel servistino (aŭ sklavino). Þrym estas sufiĉe stulta por trompiĝi kaj ordonas okazigi la nuptofeston. Toro manĝas kaj trinkas tiom abunde ke Þrym miregas kaj faras suspektemajn demandojn kiujn Loki respondas sufiĉe kontentige por forigi lian suspektemon. Þrym ordonas, ke la martelo estu alportita kaj metita sur genuoj de "Freyja" kaj la nupto sanktigita "per la man' de Vár" (pron. vaŭr) diino de votoj. Tiam Toro ne plu atendas kaj mortigas la gigantojn per sia martelo.
 
La poemo estas verkita per antikva metrika formo [[fornyrðislag]]: ĝenerale 8 versoj po strofo (kvankam troviĝas ankaŭ pli kaj malpli longaj strofoj), du ĉefakcentoj po verso kaj sen rimoj. Aliteracio kunligas la versojn en la islanda originalo.