Adelbert Mühlschlegel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q100176)
esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:Adelbert_ Mühlschlegel.JPG|thumbeta|rightdekstra| Adelbert Mühlschlegel 1897-1980]]
 
'''Adelbert Mühlschlegel''' ([[16-a de junio]] [[1897]] – [[29-a de julio]] [[1980]]) estis [[germana_esperantisto]] kaj elstara bahaano titolita kiel [[Manoj de la Afero|Mano de la Afero]]. Li servis kiel membro de la [[Nacia Spirita Asembleo]] de [[Germanio]] kaj multe vojaĝis tra la mondo por disvastigi la [[Bahaa Kredo|Bahaan Kredon]]. Li partoprenis en la eldono de la internacia bahaa Esperanto-gazeto "[[La Nova Tago]]" kaj en la naskiĝo de la [[Bahaa Esperanto-Ligo]].
 
== Junaj Jaroj ==
Adelbert Mühlschlegel naskiĝis je la [[16-a de junio]] [[1897]] en [[Berlino]] el [[Protestantismo|protestanta]] familio. Dum la Unua Mondmilito Adelbert servis en sanitara korpuso. Post la milito li studis medicinon en [[Freiburg]], [[Greifswald]] kaj [[Tübingen]].
 
== Renkontiĝo kun la Bahaa Kredo ==
En [[1920]] li ricevis de sia patrino leteron, en kiu ŝi skribis, ke ŝi estis trovinta novan kaj universalan Kredon, la Kredon de ''[[Bahá'u'lláh]]''. Li studis la malmultajn tekstojn, kiuj tiutempe ekzistis. Ekkonante ke la mesaĝo de ''Bahá'u'lláh'' estas tiu vero, kiun li serĉis, li aliĝis al la Bahaa Religio.
 
Sekvis tempo, dum kiu li klopodis akordigi sian profesian kaj privatan vivon kun la instruoj de la Bahaa Kredo. Li partoprenis en la aktivecoj de la bahaa komunumo en [[Stutgarto]], prelegis, skribis melodramon por la tria «Bahaa Kongreso» en septembro de [[1924]].
 
== Renkontiĝo kun Esperanto ==
Dum la dudekaj jaroj Adelbert ankaŭ lernis Esperanton kaj kontribuis eseojn pri diversaj aspektoj de la Bahaa Religio al la internacia bahaa Esperanto-gazeto "La Nova Tago". Li ankaŭ partoprenis kaj prelegis en Esperanto-kongresoj.
 
Dum la Dua Mondmilito lia loĝejo suferis detruon kaj en la nova hejmo ekde [[1945]] kreiĝis centro de bahaaj aktivecoj. Adelbert daŭrigis sian verkadon de artikoloj kaj eseoj, kiuj aperis en diversaj publikigaĵoj. Multajn jarojn li servis kiel membro de la tiama Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Germanio kaj [[Aŭstrio]] - ofte kiel ties prezidanto.
 
== Agado kiel Mano de la Afero ==
En [[1952]] li estis nomumita "Mano de la Afero de Dio" kaj ekde [[1959]] li dediĉis sian tutan tempon serve al la Kredo. Kiel "Mano de la Afero" li estis unu el la ĉefadministrantoj de la bahaa komunumo dum la tempo post la forpaso de [[Shoghi Effendi|''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'']] kaj ĝis la unua elekto de la [[Universala Domo de Justeco]] en [[1963]]. Dum tiu ĉi tempo li vizitis multajn eŭropajn landojn helpante pligrandigi la nombron de la eŭropaj Naciaj Spiritaj Asembleoj de 2 en [[1957]] al 16 en [[1963]] kaj kiel bahaa pioniro loĝis en diversaj urboj de pluraj eŭropaj landoj.
 
Dum la jaroj [[1971]] kaj [[1972]] li vojaĝis al [[Afriko]] kaj en [[1975]] al [[Sud-Ameriko]]. Du jarojn poste li ekloĝis sur sia lasta pionira posteno: en [[Ateno]], [[Grekio]], kie en [[1977]] la unua Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Grekio elektiĝis.
 
== Lastaj Jaroj kaj B.E.L. ==
Pri tio, ke tiutempe Adelbert Mühlschlegel ankoraŭ sincere fidelis al Esperanto, atestas, ke antaŭ la UK [[1966]] en [[Budapeŝto]] li provis starigi asocion de bahaaj esperantistoj. Tio tamen ne efektiviĝis. Sed kelkajn jarojn poste ja povis fondiĝi Bahaa Esperanto-Ligo. En sia letero de la [[19-a de marto]] [[1973]] al la fondintoj de la Ligo, la Universala Domo de Justeco ankaŭ atestas pri la kunrolado en tiu starigo de Adelbert Mühlschlegel : "Ni interkonsiliĝis pri via komuna propono formi ligon de bahaaj esperantistoj... kaj serĉis la konsilon de la Mano de la Afero Adelbert Mühlschlegel pro lia longa interesiĝo pri Esperanto kiel aliron por venki la lingvajn obstaklojn kiujn frontas la mondo. Li estas entuziasma."
 
Je la [[29-a de julio]] [[1980]] Adelbert Mühlschlegel forpasis en Ateno (Grekio).
 
== Referencoj ==
* Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo en 1997 okaze de sia 25jariĝo, p. 47-48
* ”Lights of Fortitude” (Lumoj de Kuraĝo) de Barron kaj Harper (1997), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0853984131
* "... und alle Wege werden frei. Das Leben der Hand der Sache Gottes Dr. Adelbert Mühlöschlegel" (... kaj ĉiuj vojoj liberiĝos. La vivo de la Mano de la Afero de Dio Dr. Adelbert Mühlschlegel", Ursula Mühlschlegel / Günter Nicke, Hofheim 1999
 
== Eksteraj ligiloj ==
* Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo en 1997 okaze de sia 25jariĝo, p. 47-48 [http://www.bahaaeligo.bahai.de/U-tekstoj/fama-U.htm#ADELBERT%20MUHLSCHLEGEL]
 
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Bahaismo|Mühlschlegel, Adelbert]]
[[Kategorio:Manoj de la Afero|Mühlschlegel, Adelbert]]
[[Kategorio:Esperanto kaj Bahaismo|Mühlschlegel, Adelbert]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1897|Mühlschlegel, Adelbert]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1980|Mühlschlegel, Adelbert]]
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj|Mühlschlegel, Adelbert]]