Koncilio de Kalcedono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 49:
En regiona [[sinodo]] okazinta en Konstantinopolo [[448]], Eŭsebio de Dorileo denuncis la tezojn de Eŭtiko. La sinodo esprimis senerare la neerarecon de la doktrino de la du naturoj, kaj venigis Eŭtikon al la sinodo. Li neis kaj ĉeesti kaj akcepti la decidon de la sinodo, plifirmigante sin en la doktrino predikita de li pri la sola naturo de Kristo, tial la sinodo ĵetis [[anatemo]]n kontraŭ li kaj la sekvantojn.
 
=== La "Ŝtelo de EfesoEfezo" ===
Eŭtiko ne akceptis la aŭtoritatecon de la sinodo kaj turniĝis al la [[papo]] [[Leono la 1-a]]. La papo respondis per la ''Dogma Epistolo'', en kiu li plifirmigis la doktrinon de la du naturoj. Ĉi tiu solvo ne estis akceptita de Eŭtiko kaj de liaj sekvantoj; tamen, sub protekto de Dioskoro, la imperiestro de Oriento, [[Teodozo la 2-a]], monofizito, estis kunvokata ĝenerala sinodo en [[EfesoEfezo]] en aŭgusto [[449]]. Ĉi tiu okazintaĵo estas konata de la katolikaj historiistoj kiel "ŝtelo de EfesoEfezo", laŭ esprimo de la papo mem. La nova sinodo deklaris la absolvadon al Eŭtiko, anatemigante la doktrinon de la du naturoj, kaj elpatriarkigado al Flaviano, tiam [[Patriarko de Konstantinopolo]], kiu estis ekzilita kaj iom poste forpasis pro la malbona konduto de la kaptintoj.
 
La papo faris ĉion eblan por ŝanĝi la situacion: Li skribis al la imperiestro Teodozo la 2-a, al sia fratino [[Pulkerio]], kiu sin deklaris favora al la interkompreniĝo kun Okcidento, kaj eĉ intervenigis la imperiestron de Okcidento, [[Valentiniano la 3-a]]. En tiu tempo malfermiĝis granda krizo inter Leono la 1-a kaj Dioskoro, [[patriarko de Aleksandrio]], kiu eĉ ekskomuniis la [[papo]]n.