Andrej Sládkovič: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB
anstataŭigo de specialaj signoj, +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto verkisto}}
'''Andrej Sládkovič''' ([[1820]] – [[1872]]) estis [[Slovako|slovaka]] poeto.

Andrej Sládkovič (propranome Andrej Braxatoris), tiu ĉi elstara [[poeto]] de [[romantismo]], diference de la poetoj de [[revolucio]] ([[Janko Kráľ]] kaj [[Samo Chalúpka]]) reliefigis kiel neniu antaŭ li kaj post li la [[sopiro]]jn je [[belo]], [[harmonio]], [[vero]] kaj [[bono]], la [[kredo]]n je la [[forto]]j de sia [[popolo]], [[nacio]], je la feliĉa [[futuro]] de la [[homaro]]. Li altigis la [[poezio]]n de „la [[skolo de Štúr]]“ al la kulmino de arta [[perfekteco]].
Li devenis el nombra [[familio]] de patriota [[instruisto]]. Por povi studi, li devis vivteni sin per [[instruado]] de aliaj [[studento]]j. Post la [[liceo]] en [[Banská Štiavnica]] kaj [[Bratislava]] kaj studoj en [[Halle]] li estis evengelia [[pastoro]] en la [[vilaĝo]]j [[Hrochoť]] kaj [[Radvaň]]. Lian poezian kreadon inspire influis lia restado en [[Halle]] - precipe lia konatiĝo kun la poezio de [[Goethe]], [[Schiller]] kaj [[Puškin]] kaj kun la [[filozofio]] de [[Hegel]] – kaj lia malfeliĉa amo al [[Maria Pischl]], filino de bonstata familio en [[Banská Štiavnica]].
'''Andrej Sládkovič''' fariĝis konata, respektata kaj ŝatata poeto precipe dank´ al la [[lirika poemo]] [[Marína]] ([[1846]]) kaj la [[lirika epopeo]] [[Detvano]] ([[1853]]). Li turnis sian atenton for de la objektivaj aĵoj, ĝeneralaj principoj kaj [[idealo]]j al la vivproblemoj de unuopulo, al la problemoj kaj [[beleco]] de la vivo de la popolo. La vivigo, liberigo de la [[subjekto]], kontraste kun la ekzistintaj kaj ekzistantaj [[ideo]]j pri [[literaturo]], estis kuraĝa, kvankam komence ne komprenita [[triumfo]] de la poeto ĝuste en Marína, la plej bela [[ciklika poemo]] pri la [[amo]] al [[virino]] kaj pere de ŝi al la patrujo, nacio kaj naturo. La amo kaj beleco, kiuj estas virtuoze apoteozataj ĉi tie, simbolas tion, kio altigas la homon kaj donas al lia vivo pli altan, nobligan celon. Ankaŭ en Detvano Sládkovič kreis romantikan [[am-rilato]]n inter du junaj [[homo]]j, brava slovaka [[junulo]] Marteno kaj bela junulino Elena; en ilia [[epizodo]] la poeto akcentas la belajn kaj bonajn [[eco]]jn de la popolo kaj pentras la belecon de la slovaka [[naturo]]. (laŭ tiu ĉi eposo[[ V. Figuš-Bystrý]] komponis [[opero]]n [[Detvan]] laŭ la [[libreto]] de [[E.B. Lukáč]]).
Sládkovič ne partoprenis aktive en la revolucio [[1848]]-9, sed ĝiajn [[celo]]jn li subtenis en kelkaj poemoj ([[Ne kalumniu mian popolon]], [[Reeĥoj]], [[Mi kantos kanton pri libera patrujo]].)
Lia cetera poezio havas [[karaktero]]n precipe porokazan; en ĝi bonvenigas iujn okazaĵojn en la vivo de la nacio, kiel ekzemple la [[fondo]]n de la tutnacia kulturkleriga [[instituto]]
[[Matica slovenská]] (La Patrino Slovaka) en la poemo [[Sankt-Martiniado]] ([[1861]]), aŭ reagas je la [[problemo]]j de sia [[epoko]]. En la pli postaj jaroj de sia kreado li prenis sur sin la taskon esti „la“ nacia poeto, kiu revivigadis la nacian konscion en la sufokiga [[atmosfero]] de la kontraŭrevolucia [[reakcio]]. [[Patrujo]], nacio kaj [[slaveco]] estis por Sládkovič la plej altaj moral-sociaj valoroj.
Marína kaj Detvan de Sládkovič reaperadas en ĉiam novaj amas-eldonoj, kio dokumentas la senmortecon de lia poezio.

M a r í n a

(fragmentoj)

1.

La dolĉsopirojn, strebojn al sublimo

Kantas de bel´mi ravita,

Kaj en reson´ de mia homanimo

Mond´ mia estas fermita;

El Tatraj altoj ŝi al mi lumas,

El ĉielfajroj ŝi al mi flugas,

Ŝi movas mondon senfinan;

Ŝi al mi svingas el vivoj cent´ :

Ĉiel´ kaj centro, senc´ kaj element´

De ĉiuj beloj – Marína !

41.

Povas mi seni je via buŝo,

Povas mi seni je l´mano,

Povas mi fori per trista fuĝo,

Povas mi ami kun vano,

Povas mi buŝon soifturmenti,

Povas mi tristi en sola drivo,

Povas mi dezerten min sendi,

Povas ne vivi mi en la vivo,

Povas mi kaŭzi pereon al mi: -

Ne povas mi vin ne ami ! –

72.

Juna nasktero, ter´ Slovakia,

Por miaj ostoj tombŝtono !

Min per du bildoj ravas land´via,

Du grandaj amoj la dono !

Ho kiel belas mia knabino,

Am´ al ŝi brulas en mia sino,

Al vi, patrujo, sent´ varmas !

Kiel vi belas, mia terpeco,

Kiel amindas via juneco :

Kiel Marína samĉarmas !

291.

Mia Marína ! Tiaj ´stas ni do

Kiel la flamoj di-donoj,

Kiel la floroj sur tera frido,

Kiel valoraj gemŝtonoj;

Falas la steloj, ankaŭ ni falos,

Velkpalas floroj, eĉ ni velkpalos,

Al gemoj estas ter´ kovrant´ :

Sed tiuj steloj tamen lumetis,

Kaj tiuj floroj bele vegetis,

Tere ne putros diamant´ !

''Tradukis'': [[Jiří Kořínek|Jiři Kořínek]]
{{Portalo Slovakio}}
{{Ŝturano}}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{Unua}}

[[Kategorio:Mortintoj en 1872|SLÁDKOVIČ, Andrej]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1820|SLÁDKOVIČ, Andrej]]
[[Kategorio:Slovakaj poetoj|SLÁDKOVIČ, Andrej]]