Melaleŭko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
spam
Neniu resumo de redakto
Linio 66:
 
== Invadaj specioj ==
La specio ''Melaleuca quinquenervia'' estis enmetita en Florido en la frua [[20-a jarcento]] por favori la sekigadon de marĉoj kaj kiel ĝardenplanto. La melaleŭkaj [[populacio]]j preskaŭ kvarobligis en suda Florido dum la pasinta jardeko, kiel videblas sur diĝitalacifereca mapo de la tiea Instituto por Nutraĵo kaj Agrikultaraj Sciencoj. Foje vaste plantite, melaleŭko formis densajn arbustarojn kaj delokigis indiĝenan [[vegetaĵaro]]n en areo de 1 580 kvadrataj kilometroj da marĉaj [[Pino|pinaroj]], [[Taksodio|taksodiaroj]] kaj [[herbejo]]j, en la suda parto de la [[subŝtato]]. Ĝi estas malpermesita de la DEP (Agentejo por la Medioprotekto) kaj listigita kiel venena fiherbo fare de FDACS ( Florida Agentejo pri Agrikulturo kaj Konsumado ) <ref>{{cite web |url=http://edis.ifas.ufl.edu/AG108 |work=Plant Conservation Alliance's Alien Plant Working Group Least Wanted |title=Melaleuca |publisher=National Park Service (United States) |date=27 June 2006 |accessdate=2007-01-13}}</ref>.
 
''Melaleuca quinquenervia'' iĝis invada specio kiu alportis gravajn mediajn temojn en la Everglades de Florido kaj kiu difektis la regionan [[ekonomio]]n. Sciencistoj de la [http://www.ars.usda.gov/main/main.htm Agrikultura Esplorado Servo (''ARS'')] kaj de la [http://www.csiro.au/science/ps2ot.html Aŭstralia Biologia Kontrolo Laboratorio] kontribuis por solvi la [[problemo]]n per liberigado de [[insekto]]j kiuj melaleŭke nutriĝas <ref>{{en}} [http://www.ars.usda.gov/is/AR/archive/jan10/collections0110.htm Biologia kontrolo de invadaj specioj.] </ref>. Tiuj insektoj estas ĝiaj naturaj [[predanto]]j en Aŭstralio kaj do helpo por la kontrolo en [[Usono]].