Caj Ĝin: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tradukis artikolon el la angla-lingva Vikipedio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:56, 7 mar. 2020

Caj Ĝin (ĉine: 蔡锦; pinjine: Cai Jin; born 1965) estas ĉina pentristo, plej bone konata pro ŝia ole-pentraĵoj, kiuj montras la banano-planton.[1] Caj naskiĝis en Tunŝji, Anhujo, Ĉinio en 1965.[2]

Cai Ĝin
Naskiĝo 19-an de aprilo 1965 (1965-04-19) (59-jaraĝa)
en Tunxi, Anhui, Ĉinio
Nacieco Chinese
Sukcesas kiel Pentristo
vdr

Caj studis arton ĉe la Instruista Universitato de Anhujo en Vuĥu, Ĉinio, kaj diplomiĝis en 1985. Ŝi poste partoprenis en la Pluneirinta Ole-Pentrada Programo de la Ĉina Centra Akademio de Belaj Artoj en Pekino, kie ŝi studis ĝis 1991.[2] Ŝi laboris en Novjorko inter 1997 kaj 2007.[3]

Cai instruas ĉe la Tjanĝina Belarta Instituto ĉe Tjanĝino, Ĉinio.[2]

Verkoj

Caj Ĝin inspiriĝis de putriĝanta banano-planto, kiun ŝi malkovris, dum vizito al sia hejmurbo. Ŝi faris du rolojn da fotografoj de la planto, kiu kreskis inter malbonherboj, kaj portis ilin kun si por inspiriĝi. Ĝin finis pli ol 400 verkojn, plejparte ole-pentraĵojn. [4] Ŝiaj verkoj karakteriziĝas per iliaj maldormosonĝaj koloraj, kiel ruĝeto, purpuro, bluo, kaj precipe ruĝo. Ĝin utilas la imagon de la banano-planto en sia verko por esplori belecon, fekundecon, kaj seksecon.[5] Ŝi plej ofte faras oleo-pentraĵojn sur kanvaso, tamen Caj ankaŭ pentras sur materialoj tiel, kiel matracoj, silkaj litkovriloj, kusenoj, virinaj ŝuoj, biciklo-seĝoj, kaj bankuvoj.[6] Ŝiaj pentraĵoj esploras vitalecon kaj belon.

En 2008, Caj ŝanĝis de sia fokuso ĉe la banano-planto, kaj komencis prilabori serion da pejzaĝaj pentraĵoj. Malgraŭ tio, ke la tito de la serio estas Pejzaĝo, la pentraĵoj estas organikaj abstraktaĵoj, kiuj montras influojn kaj de Okcidentaj kaj de tradicie ĉinaj fontoj. [7]

Ekspozicioj[8]

  • Return to the Source (Reiro al la Fonto), Chambers Fine Art, Pekino kaj Novjorko, 2013
  • Cai Jin, Nacia Arta Muzeo de Ĉinio, Pekino, 2012
  • Cai Jin: Works on Paper (Verkoj sur Papero), Galerio Hadrien de Montferrand, Pekino, 2011
  • Red Tide (Ruĝa Tajdo) - Cai Jin, Galerie PICI, Seŭlo, Koreio, 2008
  • Cai Jin, Beijing Cube Gallery, Pekino, 2007
  • Cai Jin: Eros en Ruĝo, Galerio Hanart TZ Gallery, Honkongo, 2005
  • Beauty Banana Series: The Art of Cai Jin (Beleca Banana Serio: La Arto de Caj Ĝin), Goedhuis Contemporary, Novjorko, 2003
  • Cai Jin: Sound in Red (Sono en Ruĝo), Fujikawa Gallery/Next, Osako, Japanio, 2000
  • Cai Jin, Herbert F. Johnson Museum of Art, Universitato Cornell, usono, 2000
  • Banana Plants Paintings (Banana Plantaj Pentraĵoj), Alexander Ochs Galleries, Berlin, Germany, 1999
  • Cai Jin: Off the Canvas (El la Kanvaso), The Galerio Courtyard, Pekino
  • Cai Jin: Chinese Hand Studies from Life (Ĉinaj Mano-Studioj de Vivo), Ethan Cohen Fine Art, Novjorko, 1997
  • Cai Jin: Recent Works (Lastatempaj Verkoj), Galerio Kiang, Atlanto, usono, 1995
  • Cai Jin's Oil Paintings (La Oleo-Pentraĵoj de Caj Ĝin), Arta Galerio de la Centra Akademio de Belaj Artoj, Pekino, 1991[9]


Eksteraj Ligiloj

Caj Ĝin ĉe la Tate

Caj Ĝin ĉe Blouin Artinfo

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Tate. Cai Jin 蔡锦 (en-GB). Alirita 2019-03-23.
  2. 2,0 2,1 2,2 Cai Jin. Artnet Worldwide Corporation. Alirita 2015-05-07.
  3. Wei, Lilly. Cai Jin. Art in America (2013-10-31). Alirita 2017-03-07.
  4. Tate. Cai Jin 蔡锦 (en-GB). Alirita 2019-03-23.
  5. Cai Jin. Alirita 2015-03-07.
  6. Archer, Carol (2012). “Womanly Blooms: Cai Jin's Beauty Banana Plant Paintings”, n.paradoxa 30. Alirita 2015-03-07.. 
  7. Goodman, Jonathan. Cai Jin: Return to the Source. Brooklyn Rail. Alirita 2015-03-07.
  8. (2005) Cai Jin = Cai Jin.. Honkongo: Hanart T.Z. Gallery. ISBN 9789889740306. OCLC 61692341.
  9. Cai Jin. Arkivita el la originalo je 2015-03-08. Alirita 2015-03-08.