Diskuto:Neŭtrala elemento (matematiko): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ThomasPusch movis paĝon Diskuto:Neŭtra elemento al Diskuto:Neŭtrala elemento anstataŭigante alidirektilon: Mi post legado de la diskutpaĝo malfaras mian ĵusan alinomigon.
respondo al A.Shlafer
Linio 25:
-Alex 15:45, 8 mar. 2020 (UTC)
-Alexander Shlafer
:{{Respondo al|Alexander Shlafer}}Min viaj argumentoj ne konvinkis.
:La Akademia respondo ĝuste indikas la diferencon inter ''neŭtra'' kaj ''neŭtrala'' laŭ la signifoj de PIV, KompLeks, MatVort:
:''Sekse neŭtra'' estus esence '''senseksa''' (ekz-e «ŝtono»).
:''Sekse neŭtrala'' estus io, kio '''prisilentas''' la sekson (ekz-e la vorto «homo»). Normala homo ja ne estas «sekse neŭtra».
:Analogie mi povus diri, ke ''reelo'' aŭ ''entjero'' estas «signume neŭtralaj» (kiel «homo»); ''nul'' estas «neŭtra» (kiel «ŝtono»); ''natura nombro'' estas nek «neŭtra», nek «signume neŭtrala» (kiel «virino»).
:Do, laŭ mi, la debato en la Akademia Konsultejo pruvas ĝuste la malon de tio, kion Alex asertas. Ankaŭ mi pledis por «sekse neŭtrala» '''ĉar''' «sekse neŭtra» signifus «senseksa». Kiom mi komprenas, same argumentis kelkaj aliaj kolegoj.
:Simile estas en ĥemio: «neŭtra solvaĵo», «la energio de neŭtriĝo» ktp.
:Pri via komenca obĵeto, ke «en ĝenerala magmo (eĉ en la adicia grupo de kompleksaj nombroj!) ne ekzistas duumeca distingo inter pozitiva kaj negativa»: Tio neniel pravigas la epiteton ''neŭtrala''. Evidente la termino «neŭtra elemento» estas parolfiguro (sinekdoĥo), uzo de subspeco por nomi la tutan specon. Tiel en zoologio ''anasoj'' estas nomo de familio ''Anas'' entenanta 110 anassimilajn speciojn. Tiel oni parolas pri ''unuo'' en la multiplikaj grupoj, kaj pri ''nulo'' en la grupoj adiciaj ĝenerale, ankaŭ en la grupoj nenombraj, kie proprasencaj 1 kaj 0 ne membras. En tia situacio ''neŭtraĵo'' estas klara ĝeneraligo, harmonie akordanta kun la ĝeneraligitaj ''unuo'' kaj ''nulo''; dum "neŭtrala" estas neniel motivita, arbitra vorto.--[[Uzanto:Sergio|Sergio]] ([[Uzanto-Diskuto:Sergio|diskuto]]) 03:11, 10 mar. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Neŭtrala elemento (matematiko)".