Diskuto:Neŭtrala elemento (matematiko): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Refuto de la kontraŭargumentoj de Sergio.
re-respondo al A.Shlafer
Linio 48:
::Amike, -Alex 05:23, 10 mar. 2020 (UTC)
::P.S. Mi ne certas, kial mia kvartilda subskribo aperas tiel, kun mia persona nomo anstataŭ mia uzanto-nomo kun ceteraj indikoj... Verŝajne tio kaŝiĝas en iu obskura, kaduka atributo el prahistoria epoko ;) Mi esploros tion, kiam mi havos tempon.
 
:::{{Respondo al|Alexander Shlafer}}
:::'''1.''' Ne necesas esti algebristo por kompreni tian simplan kaj bazan koncepton, kia «neŭtr[al]a elemento». Ĉiu homo lerninta matematikon, ĉiu fizikisto ktp sufiĉe klare ĝin scias. Nia terminologia problemo estas ne matematika, sed leksika: ĝi koncernas la semantikon de la adjektivoj ''neŭtra'' kaj ''neŭtrala''.
:::'''2.''' Vi mem citas: «''Politike neŭtrala'' = ne partoprenanta en diskuto, konflikto...». Estas ja diferenco inter «ne partoprenanta» kaj «senefika». ''Senefika'' ja partoprenas, oni senprobleme povas kalkuli a+0 aŭ a–0. Alia afero estas, ĉu tia partopreno estas senefika, a±0 = a. Tiusence eblus diri (kvankam oni tiel ne diras), ke 0 estas «neŭtrala» el la pozicio de dividanto (1/0).
:::'''3.''' Unuflanke, mi malkonsentas kun la PIV-oj, ke ''neŭtra'' implicas diĥotomion; aliflanke, tio ne gravas, ĉar en la prototipa situacio (la strukturoj reelaj) ja okazas diĥotomio.
:::'''4.''' La sinekdoĥan karakteron de la termino ''neŭtraĵo'' klare demonstras la terminoj ''unuo'' kaj ''nulo'' rilate al la nenombraj multiplikaj resp. adiciaj grupoj. Aŭ ekz-e la termino ''divizoroj de unuo'' rilate al nenombre grupo; aŭ similsenca ''neŭtriganto'' ktp.
:::'''5.''' Estas facile konstatebla fakto, ke en la esperanta terminaro matematika (vd mian noton ĉi-supre) estas bone atestitaj la terminoj ''neŭtra elemento, neŭtraĵo'' — male ol tiusencaj ''neŭtralaj'' aĵoj. ''Neŭtrala'' rilatas al aferoj socipolitikaj, ''neŭtra'' estas termino scienc-teĥnika. Ĉar la problemo estas ne faka, sed leksika, tial ni prefere respektu la faktan uzadon.--[[Uzanto:Sergio|Sergio]] ([[Uzanto-Diskuto:Sergio|diskuto]]) 09:18, 10 mar. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Neŭtrala elemento (matematiko)".