Kristana Esperantista Ligo Internacia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĝusta aperigo de la flagoj
John Beveridge ligilo
Linio 139:
En 1909 li prelegis en Edinburgo (kun cento da ĉeestantoj) kaj verkis artikolojn en ''Dia Regno'' pri la misio, raportante la lingvajn malfacilaĵojn. En tiuj artikoloj, li inter alie petas al Hübner ke ''Dia Regno'' celu pli vastan legantaron ol KAJV simpatiantoj, kaj faru kun ĝi "Monatan Esperantan organon por tiuj kiuj preĝas kaj laboras por la venigo de la Regno de Dio en ĉiu parto de la mondo<ref>de Hoog 1964, p. 22.</ref>".
 
Dum la Misia Konferenco, en kiu pli ol 1200 misiaj laborantoj partoprenis<ref>Philip A. Potter, Jacques Mathieu, "Mission", en: ''Dictionary of the Ecumenical Movement'', Ĝenevo: WCC Publications, 2002, p. 793.</ref>, Page sendis al ĉiu delegito cirkuleron pri la graveco de Esperanto por la misia kampo, broŝureton kun la [[prediko sur la monto]] (tradukita de la pastro [[John Beveridge]]) kaj ekzempleron de la [[Ŝlosiloj|ĉefeĉ-ŝlosilo]] en la nacia lingvo de la ricevonto<ref>de Hoog 1964, p. 22-23.</ref>.
 
Por pagi la altajn kostojn (120 spesmiloj), li decidis fondi la unuan sekcion de iu Societo Esperanto en la servo de la Dia Regno, kiu sukcesis pagi la kostojn, sed ne multe pli, inter alie pro la manko de Biblio-traduko. Page tamen petis en ''Dia Regno'' ke la kristanoj kreu aliajn sekciojn por plenumi tiujn taskojn: