Bivio: Malsamoj inter versioj

44 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 monatoj
esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-Okzae de la +Okaze de la))
(esperantigita ŝablono (Referencoj), esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj)
 
{{Informkesto komunumo de Kantono Grizono
|nomo=Bivio
|blazono=[[Dosiero:Coat of arms of swiss municipality Bivio.png|thumbeta|120px|center|<small>Blazono de Bivio</small>]]
|bildo=[[Dosiero:Bivio Dorf.jpg|thumbeta|285px|center|<small>Bivio</small>]]
|distrikto=[[Albulo (distrikto)|Albulo]]
|komunumaro=[[Surses (komunumaro)|Surses]]
|poŝtkodo=7457
|kodo=3531
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Bivio 2009.png|thumbeta|285px|center|<small>Mapo de Bivio</small>]]}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Bivio''' (malnova germanlingva nomo '''Stallen''', malnova itallingva nomo kaj ĝis [[1902]] oficiala nomo de la komunumo estis '''Stalla''', nuna itallingva nomo '''Bivio''', romanĉlingva nomo '''Beiva''') estas komunumo de la [[komunumaro Surses]] kaj la [[distrikto Albulo]] en [[Kantono Grizono]], [[Svislando]]. Ĝi havis 207 loĝantojn je la 31-a de decembro [[2009]].
 
== Geografio ==
Bivio estas la ununura itallingva komunumo norde de la [[Alpoj|alpa]] [[akvodislimo]]. Ĝi situas en la sudo de la valo de la rivero [[Julia (rivero)|Julia]], kies fontoj situas sur ĝia teritorio. Krom la kerna vilaĝo Bivio al la komunumo apartenas la vilaĝetoj [[Stalveder]], [[Mott]], [[Cavreccia]] kaj [[Valetta da Beiva]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Brivio limas en nordo al [[Marmorera]], en nordnordoriento en unu punkto al [[Sur GR|Sur]], en nordoriento al [[Bever GR|Bever]], en oriento al [[Silvaplana]], en sudoriento al [[Sils en Engadino]], en sudo al [[Bregaglia]], en okcidento al [[Avers]], kaj en nordokcidento al [[Mulegns]].
 
== Trafiko ==
Tra Bivio pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de [[Koiro]] tra [[Lenzerheide]], [[Tiefencastel]] kaj la [[Juliopasejo]] al [[Engadino]]. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la [[poŝtaŭtolinio]] de Tiefencastel al tra la Juliopasejo al [[Sankt-Maŭrico]]. Historie gravis krom Juliopasejo ankaŭ la [[Septimerpasejo]], trans kiu dum romia epoko ankaŭ kondukis veturebla vojo. Nuntempe trans Septimerpasejo tamen ekzistas nur piedpado pasebla nur somere piede aŭ per montarbicikloj.
 
== Lingvoj ==
En la 19-a jarcento Bivio estis ĉefe [[itala lingvo|itallingva]]. En [[1860]] 80% de la loĝantaro de Bivio parolis la italan. En la 20-a jarcento la itallingvanoj perdis la absolutan plimulton. Ankoraŭ en la jaro [[1980]] 42,02% de la loĝantaro estis itallingva, sekvis la [[germana lingvo|germana]] en la dua loko kun 36,97 % kaj la [[romanĉa lingvo|romanĉa]] kun 18,49 %. Intertempe la germana lingvo akiris la absolutan plimulton. Okaze de la [[popolnombrado]] de la jaro [[2000]] jam 55,39% parolis la germanan, la parto de la itala lingvo malkreskis al malpli ol triono, nome 29,41 kaj de la romanĉa al 12,25%. Dum fine de la 20-a jarcento ankoraŭ la sola oficiala lingvo estis la itala, nuntempe retpaĝo de la komunumo kaj ĉiuj oficialaj dokumentoj jam estas komplete en la germana.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Bivio datiĝas el la jaro [[840]] kiel ''de stabulo Bivio''. Eklezie Bivio dum [[mezepoko]] apartenis al [[Tinizong]], ĝi tamen en la jaro [[1219]] ricevis propran pastron. El la jaro [[1459]] datiĝas la unua mencio de la katolika preĝejo Sankta Gallus. Post la reformacio de la [[16-a jarcento]] la vilaĝo fariĝis dukonfesia, tamen ĝi ricevis nur en la jaro [[1675]] apartan reformitan preĝejon. Ek de la fino de la [[15-a jarcento]] Bivio posedis apartan malaltan tribunalon kaj havis propran landĉefon, kiun la komunumanoj mem elektis.
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1422.php ''Jürg Simonett'': ''Bivio'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2004-06-02)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.bivio.ch Oficiala retejo de la komunumo Bivio]
{{HLS|D1422}}
{{komunejokatKomunejokat}}
 
<!---
 
== Bildoj ==
<gallery>
</gallery>
---><br />
{{Navigilo komunumoj de la distrikto Albulo|Surses}}
{{Bibliotekoj}}
147 324

redaktoj