Diskuto:Kodekso: Malsamoj inter versioj

1 724 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 monatoj
pri kodekso kiel leĝaro
(Nova paĝo kun 'Mi forigis trian signifon juran kiel neĝusta traduko. Tiu ne aperas en PIV kaj devas esti kodo.--~~~~')
 
(pri kodekso kiel leĝaro)
 
Mi forigis trian signifon juran kiel neĝusta traduko. Tiu ne aperas en PIV kaj devas esti [[kodo]].--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 13:05, 28 dec. 2017 (UTC)
 
:{{Respondo al|Kani}} Vi forigis reale uzatan signifon kaj lasis signifon neekzistantan. La PIV-aj artikoloj pri ''kodekso'' kaj ''kodo'' estas fuŝaj.
:'''1.''' ''Kodekso'' reale estas uzata en la signifo «leĝaro», «regularo». Fidindajn ekzemplojn donas [http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kodeks.html#kodeks.0o.JUR ReVo]. Tio, ke PIV ilin ignoras, atestas nur, ke tiu vortaro ne rajtas sin titoli «Plena». Fakte, jam en la unua vortaro Esperanta-Germana de Jürgensen (reviziita de Z, kies leksikon oni do tradicie markas kiel «Zamenhofan») la vorto '''kodekso''' estas tradukita per ''Kodex'', kies ĉefa signifo estas ''Gesetzbuch'' (leĝaro, «libro da leĝoj»).
:'''2.''' La signifo «farmakopeo» estas vortara elpensaĵo. Ĝia reala uzo ne estas atestita; NPIV ĝin markas arkaika; ReVo ĝin tute forigis, ĉar reale tiun signifon la vorto ne havas.
:'''3.''' La oficiala signifo de ''kodo'' estas difinita en OA9 kiel «Sistemo de signoj aŭ signaloj por prezenti mesaĝojn aŭ ordonojn». La signifo [[jura kodo]] (t.e. ''leĝaro'', ''kodekso de leĝoj'') por la vorto ''kodo'' ne estas oficialigita.
:'''4.''' La sencovastigo «kodekso, entenanta la leĝaron de Justiniano» → «la Kodekso de Justiniano» estas natura metonimio; dum la jura uzo de la vorto «kodo» estas evitinda homonimio, lingva difekto. La PIV-oj misprezentas la juran signifon kiel la ĉefan signifon apud la signokodo; ReVo pli ĝuste traktas la du «kodo»jn kiel homonimojn:
:- [http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kod.html#kod.0o kodo (signaro)] — oficiala
:- [http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kod1.html#kod1.0o kodo (kodekso)].--[[Uzanto:Sergio|Sergio]] ([[Uzanto-Diskuto:Sergio|diskuto]]) 01:47, 16 mar. 2020 (UTC)