Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
e →Kolektoj: korekto tajperaro |
||
Linio 59:
== Kolektoj ==
[[Dosiero:Old books notenbohm library.jpg|eta|maldekstre|Kelkaj
=== Nederlandlingva Literaturo ===
Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience sisteme kolektas ĉiujn originalajn publikigaĵojn de Flandraj kaj Nederlandaj aŭtoroj laŭ la diferencaj [[literatura ĝenro|literaturaj genroj]] ([[prozo]], [[poezio]], [[teatro]], [[eseo]], [[bildliteraturo]]), ĉiuj [[eldonaĵo]]jn kaj [[tradukado|tradukaĵo]]jn de la literatura verkaro de Flandraj aŭtoroj, inklude de verkaro kiu ne estas disvastigita per la [[komerco|komerca]] retaĵo ([[poemo|poemaroj]] aŭtore eldonitaj, [[bibliofilio|bibliofiliaĵoj]]…) Ankaŭ verkoj pri la [[historio]] de la [[nederlandlingva literaturo]], priliteraturaj studoj kaj [[literatura kritiko]] estas kolektataj.
Linio 93:
La Urba Popola Biblioteko en la ''Blindestraat'' jam posedis esperantlingvajn librojn ekde 1907, kaj ĝi organizis dum la [[UK 1928|Universala Kongreso de 1928]] ekspozicion de libroj en Esperanto <ref>1928 : 20a Universala Kongreso de Esperanto kaj 4a Somera Universitato en Esperanto, Antverpeno, Kongreslibro, paĝo 27 </ref>. Tiutempe la flandra verkisto [[Lode Baekelmans]] estis bibliotekisto en la Urba kaj Popola Bibliotekoj, kun Esperanto-fako de pli ol 500 da libroj <ref> Baekelmans, Lode 1931 : ''Elektitaj Noveloj'' 1931 : Flandra Esperanto-Instituto, Kortrijk, p. 3 </ref>.
Antaŭ 2016 la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience posedis nur ĉirkaŭ 600 da Esperantlingvaj publikigaĵoj, krom ĉirkaŭ 200 da diverslingvaj libroj rilate al tiu lingvo. La [[30-a de majo|30-an de majo]] [[2016]] la Antverpena Komunuma Konsilantaro aprobis kunlabor-interkonsenton inter unuflanke Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kaj aliflanke [[Flandra Esperanto-Ligo]] <ref>{{nl}} [https://ebesluit.antwerpen.be Gemeenteraad Antwerpen], zitting van 30 mei 2016 : Cultuur, Musea en Erfgoed, Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience, Samenwerkingsovereenkomst Vlaamse Esperantobond v.z.w., 6 blz. (tajpu : Vlaamse Esperantobond)</ref>. Kun tio, tiu ĉi donacis la plej grandan parton de sia propra biblioteko <ref> {{nl}} [https://www.consciencebibliotheek.be/nl/pagina/esperanto Pri la Esperanto-kolekto] </ref> <ref>{{en}} [https://mailchi.mp/21c0ad7da7f7/newsletter-hendrik-conscience-heritage-library-1320417?e=9e8247c617 The Esperanto collection of the Hendrik Conscience Heritage Library, 2020, Newsletter for Researchers, Antverpeno.]</ref> kondiĉe ke la koncernaj libroj estu por ĉiam konservataj en la heredaĵbiblioteko kiel aparta kolekto poste nomita "Kolekto de Flandra Esperanto-Ligo", markita de la [[Komputilo|perkomputila]] [[sigelo]] "Flandra Esperanto-Biblioteko". Post realigo de la katalogo <ref>[http://anet.uantwerpen.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=&extra=query=ehc-sigillum~phsig=EHC-FEB~phinst=EHC Listo de la katalogitaj dokumentoj apartenantaj al la "Kolekto de Flandra Esperanto-Ligo" (nederlande : "Collectie van de Vlaamse Esperantobond").]</ref>, pluraj miloj da Esperanto-libroj estos disponeblaj por la publiko kaj por la [[scienca esplorado]] <ref> Fine de februaro 2020, 3700 dokumentoj jam estas katalogitaj </ref>.
== Referencoj ==
|