Centjara milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
-Havenda artikolo
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 22:
La Centjara Milito estas tre grava periodo en la historio kaj de Francio kaj de Anglio kaj de la rilatoj inter tiuj, ĉar ĝi ludis gravan rolon por aferoj kiel reĝa heredo, teritorioj, kaj grava mezepoka valoro: nome la honoro. La centjara milito estis la unua milito en Eŭropo, en kiu oni uzis [[pulvo|pulvajn]] batalilojn kaj en kiu grandparte batalis profesiaj soldatoj, nome [[pagosoldato]]j.<ref> Guilhem Pépin, Françoise Bériac-Lainé, Frédéric Boutoulle et Ausonius-Institut de recherche sur l'Antiquité et le Moyen Âge (Pessac, Gironde), ''Routiers et mercenaires pendant la guerre de Cent Ans: hommage à Jonathan Sumption: actes du colloque de Berbiguières'', 13a-14a de septembro 2013, Ausonius Éditions, 2016, cop. 2016 (ISBN 9782356131492, OCLC 944956993, rete [https://www.worldcat.org/title/routiers-et-mercenaires-pendant-la-guerre-de-cent-ans-hommage-a-jonathan-sumption-actes-du-colloque-de-berbiguieres-13-14-septembre-2013/oclc/944956993] Alirita la 16an de Oktobro 2018.). </ref>
 
== Daŭro ==
Ĝia nomo "Centjara milito"<ref>{{Citaĵo de libro| aŭtoro=Philippe Contamine | titolo=La guerra dei cent'anni | eldoninto="Il Mulino | jaro=2007 | isbn=978-88-15-12041-0 | lingvo={{it}} }}</ref> aperis dum la [[19-a jarcento]], en lernejaj libroj. Tamen ĉiam mirigis ĝia longdaŭro.
 
Kvankam la milito daŭris pli ol cent jarojn, malmultaj estis la bataloj, kaj longaj la pacaj momentoj. Tio tamen ne kaŝu la intensan perfortecon kiu regis dum tiu periodo.
Linio 30:
{| class="wikitable"
|-
! Tempo !! Angla historiografio !! Franca historiografio
|-
| 1337–1364 || eduarda milito ||rowspan="2"| unua fazo
|-
| 1369–1389 || karola milito
|-
| 1415–1429 || milito de Lankastro ||rowspan="2"| dua fazo
|-
| 1429–1475 || (fina fazo)
Linio 42:
 
== Kaŭzoj ==
=== Gujeno ===
[[Dosiero:Guyenne 1328.svg|eta|Francio en 1328: Gujeno rozkolore en sudokcidenta Francio.]]
La unua kaŭzo estis la problemo pri [[Gujeno]]. Estas interkonsentita inter fakuloj ke tiu afero estis pli grava ol la dinastia (sukceda) afero.<ref>Michel Balard, Jean-Philippe Genet kaj Michel Rouche, ''Le Moyen Âge en Occident'', Hachette, 2003, 352 p. (ISBN 9782011455406). p. 234.</ref> La franca reĝo [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Sankta Ludoviko]] (''Saint Louis'', aŭ ''Louis IX'', [[1226]]–[[1270]]), per la [[Parizo|Pariza]] traktato en [[1259]], permesis al la Angloj okupi teritoriojn sur la kontinento. Sed ili estis parto de la franca reĝlando, kaj la angla reĝo devis ĵuri fidelon pri ili al la franca reĝo, kiu kelkfoje ilin reprenis por pruvi sian potencon, ekzemple en [[1294]]. La angla reĝo [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a]] laciĝis pri la francaj limuzurpoj: en [[1336]] li rifuzis ĵuri. Gujeno estis konsiderinda problemo por la reĝoj kaj de Francio kaj de Anglio: Eduardo la 3-a estis vasalo de [[Filipo la 6-a (Francio)|Filipo la 6-a de Francio]] kaj tiele devis rekoni la suverenecon de la reĝo de Francio sur Gujeno. En la praktiko, decido fartia en Gujeno povis esti submetita al plendo antaŭ la tribunalo de Parizo kaj ne al Londono. La reĝo de Francio havis tiel la povon nuligi ĉiujn jurajn decidojn faritajn de la reĝo de Anglio en [[Akvitanio]], kio estis tute neakceptebla por la Angloj. El tiam, la suvereneco sur Gujeno estis celo de konstanta konflikto inter la du monarkioj dum pluraj generacioj.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. p. 13. (ISBN 2-213-00898-1, rete [https://www.fayard.fr/histoire/la-guerre-de-cent-ans-9782213008981] Alirita la 16an de Oktobro 2018.).</ref>
 
En 1323, la patro de Filipo la 6-a, nome Karlo de Valois, ekspedicie por la konto de la reĝo [[Karlo la 4-a (Francio)|Karlo la Bela]], kaptis fortikaĵon konstruita de la Angloj en Saint-Sardos, en teritorio de la duko de Gujeno, malgraŭ fortaj protestoj fare de [[Eduardo la 2-a (Anglio)|Eduardo la 2-a de Anglio]] kaj de la najbara senjoro Raymond-Bernard de Montpezat. Tiu lasta plendis per armoj la 16an de oktobro 1323, kiam la reĝa prokuroro de la reĝo de Francio troviĝis en Saint-Sardos por oficialigi la aliancon. Estre de sia truparo, plifortigita de angloj, la senjoro de Montpezat atakis la kastelon de Saint-Sardos kaj ruinigis la vilaĝon. Li mortigis la tutan soldataron kaj eĉ la reprezentanto de Karlo la 4-a estis pendumita.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. (ISBN 2-213-00898-1, rete [https://www.fayard.fr/histoire/la-guerre-de-cent-ans-9782213008981] Alirita la 16an de Oktobro 2018.) p. 14.</ref> La [[Parlamento de Parizo|Parlamento]], argumentinte ke la duko de Gujeno ne omaĝis sian suverenon, konfiskis la duklandon en julio 1324. La reĝo de Francio invadis preskaŭ tutan Akvitanion, sed akceptis malvolonte redoni tiun teritorion en 1325. Por rehavi sian duklandon, la reĝo Eduardo la 2-a de Anglio devis subiĝi: li sendis sian filon, la estontan Eduardon la 2-an, omaĝi sed la reĝo de Francio proponis al li nur Gujenon sen [[Agen]]. ĉio pliboniĝis en 1327 kiam Eduardo la 3-a rehavis sian duklandon kontraŭ la promeso de milita kompensi.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. (ISBN 2-213-00898-1, rete [https://www.fayard.fr/histoire/la-guerre-de-cent-ans-9782213008981]) Alirita la 16an de Oktobro 2018.) p. 15.</ref> Sed la Francoj, devigis Eduardon la 3-an veni omaĝi, kion li faris la 6an de junio 1329. Tamen, dum tiu ceremonio, Filipo la 6-a konfirmis, ke la omaĝo ne estas farita por la teroj kiuj estis forigitaj el la duklando de Gujeno fare de Karlo la 4-a (partikulare Agen). Eduardo konsideris, ke lia omaĝo ne signifas la rezignon pri la senigitaj teroj.<ref> Hundred Years War [https://www.bartleby.com/topics/Hundred-Years-War-Essay], The Columbia Encyclopedia, 6a eld. New York: Columbia University Press, 2001–04. Alirita la 16an de Oktobro 2018. </ref><ref> Chroniques de Jean Froissart: [https://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k297594/f112.table «Comment le roi de France envoya en Angleterre de son plus espécial conseil, pour savoir par les registres d’Angleterre comment le dit hommage se devoit faire; et comment le roi d’Angleterre lui envoya unes lettres, contenant le dit hommage».] Chroniques de Jean Froissart, Livre I, partie I, ĉap. 53 p. 43-45 [rete] (retejo de la Bibliothèque Nationale de France). Alirita la 16an de Oktobro 2018. </ref>
 
=== Heredeco ===
La dua kaŭzo temas pri heredeco. La lasta [[Kapetidoj|kapetida]] reĝo [[Karolo la 4-a (Francio)|Karolo la 4-a]] (''Charles IV'', 1322–1328) forpasis kaj ne lasis filon, kaj ĉiuj liaj fratoj estis mortintaj. Li havis nur fratinon, [[Izabela de Francio|Izabela]] (''Isabelle''), kiu estis edziniĝinta al la angla reĝo [[Eduardo la 2-a (Anglio)|Eduardo la 2-a]]. Ties filo Eduardo la 3-a estis la nova reĝo ekde [[1327]]. La parizaj universitataj profesoroj tamen decidis, laŭ la [[salfranka leĝo]], ke la franca reĝo nepre devis esti la kuzo de mortinta Karolo la 4-a, Filipo la 6-a de la [[Valezianoj|Valeziana]] [[dinastio]] ''(dynastie des Valois)''. Eduardo la 3-a rifuzis tion kaj volis esti kaj franca kaj angla reĝo.
 
Linio 56:
Ĝis tiam neniam okazis tio: la rekta heredanto de la Reĝlando Francio estas viriino nome Jeanne de Navarre. La tiama decido estis ege grava, ĉar iĝos kutimo aplikota en 1328. La malfidelo de la reĝino Marguerite estis nur ekskuzo por apartigi ŝian filinon Jeanne, kaj elekti [[Filipo la 5-a (Francio)|Filipon la 5-a]] (frato de Ludoviko la 10-a) kiel reĝo de Francio. Fakte temis pri geopolitika elekto rezulte de malakcepto de fremdulo kiel edzo de la reĝino kaj estro de la lando. La Kapetoj zorgis laŭleĝe plifortigi siajn posedaĵojn liginte al la krono la posedojn de iliaj vasaloj mortintaj sen masklaj hereduntoj. Filipo la 4-a estis enkondukinta la «clause de la masculinité» (maskla rajto), laŭ la esprimo de Jean Favier.<ref>Jean Favier, ''La Guerre de Cent Ans'', Paris, Fayard, 1980, 678 p. (ISBN 2-213-00898-1, p. 31.).</ref> Nur tridek jarojn poste, ĉirkaŭ 1350, monaĥo de la abatejo de Saint-Denis, kiu verkis la oficialan kronikon de la regno, vokis la [[salfranka leĝo|salfrankan leĝon]] por plifortigi la lokon de la reĝo de Francio en la propaganda konkurenco kontraŭ [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la 3-a]].<ref> Favier 1980, p. 37. </ref> Tiu leĝo datas el la epoko de Frankoj kaj tio indikas, ke la virinoj devis esti ekskluditaj de la «terre salique». La termino "salique" devenas de la rivero Sala, nuntempe [[IJssel]], en [[Nederlando]], tero de la Saliaj Frankoj.<ref> Alain Rey (dir.), ''Dictionnaire historique de la langue française'', 1998. </ref> Tiu leĝo estis reprenita, adaptita al la situacio kaj metita kiel argumento en la disputoj pri la legitimeco de la reĝo.
 
[[Dosiero:EdwardIII-Cassell.jpg|thumbeta|rightdekstra|Eduardo la 3-a (Anglio).]]
Post la mallonga reĝado de Filipo la 5-a, mortinta li mem sen maskla heredunto, estis lia pli juna frato, [[Karlo la 4-a (Francio)|Karlo la 4-a]], kiu profite de la antaŭaĵo metita de sia pli aĝa frato, kroniĝis en 1322. Sed ankaŭ lia reĝado daŭris malmulte. Mortonta la reĝo decidis, ke, se lia graveda edzino naskos filon, tiu estu reĝo. Sed se temos pri filino, la nobeloj elektu la venonntan reĝon.<ref> Favier 1980, p. 32. </ref>
 
Linio 67:
 
Oni povas subdividi tiujn du grandajn periodojn en du fazoj:
[[ImageDosiero:Hundred years war.gif|dekstre|eta|Flave: teritorioj kontrolitaj de Francoj; grize: teritorioj kontrolitaj de Angloj; malhelgrize: teritorioj kontrolitaj de la duko de Burgonjo.]]
* el 1337 al [[1364]], la taktika genio de Eduardo la 3-a de Anglio okazigis sukcedon de anglaj venkoj sur la franca kavalerio. La franca nobelaro estis komplete senprestiĝa kaj la lando dronis en enlanda milito. Post la [[traktato de Brétigny]], granda parto de Francio estis kontrolita de la Angloj;
* el 1364 al 1380, [[Karlo la 5-a (Francio)|Karlo la 5-a]] entreprenis paciencan rekonkeron de la franca teritorio. La reĝo komprenis, ke la fina venko okazos ĉirkaŭ la sento de nacia aparteno. Li ne malhelpis la Anglojn rabadi la kamparon fare de militrabado dum li mem trankviligis la loĝantaron sendante la [[Grandes Compagnies|sendungajn soldulojn]] batali en [[Reĝlando Kastilio|Kastilion]]. Evitante detruajn batalojn kiuj oftis dum la unua fazo de la konflikto, li reprenis iom post iom plurajn fortikaĵojn el la malamikoj. En [[1375]], Eduardo la 3-a kontrolis sur la kontinento nur [[Kalezo]]n, [[Ĉerburgo]]n, [[Bresto]]n, [[Bordozo]]n, [[Bajono]]n, kaj kelkajn fortikaĵojn en la [[Centra Masivo]];
Linio 74:
 
== [[1337]]–[[1364]]: Anglaj venkoj de Eduardo la 3-a ==
=== Delegita milito ===
[[Dosiero:Edward-III-king-England.jpg|eta|maldekstre|Eduardo la 3-a<br />(kuŝanta sur la [[Abatejo Westminster]]).]]
[[Dosiero:Phil6france.jpg|eta|dekstre|Filipo la 6-a, reĝo de Francio<br />(detalo de la miniaturo ''Le procès de Robert d'Artois'', ĉirkaŭ 1336, Parizo, [[Nacia Biblioteko de Francio|BnF]], franca [[Manuskripto|ms.]] 18437, folio 2).]]
Linio 92:
Timante anglan invadon, Filipo la 6-a sukcesis konvinki sian iaman skotan aliancanon por ataki Anglion el la nordo ĉar, Eduardo la 3-a estis grupiginta sian armeon en la sudo de la lando, kaj tial la skota landlimo devis esti malforte defendita<ref name="Marshall">{{en}} Henrietta Elizabeth Marshall, ''David II. The Battle of Neville's cross'', Scotland's Story, p. 194, [http://www.mainlesson.com/display.php?author=marshall&book=scotland&story=nevilles The Baldwin Project].</ref>. La 7an de oktobro 1346, [[Davido la 2-a (Skotlando)|Davido la 2-a de Skotlando]], [[Listo de skotaj monarkoj|reĝo de Skotlando]], atakis Anglion estre de 12 000 homoj. Sed li estis kaj venkita kaj kaptita en la [[batalo de Neville's Cross]]. Eduardo la 3-a de Anglio jam estis libera por elŝipiĝi en Francion.
 
=== Anglaj venkoj ===
[[Dosiero:Battle of crecy froissart.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|La batalo de Crécy, el la Kronikoj de Froissart.]]
Tiu periodo distingiĝis per anglaj venkoj. Estis rajdadoj, grandaj bataloj kaj militpaŭzoj.
Jen la gravaj bataloj:
Linio 101:
* La [[batalo de Crécy]] (pr. ''Kresi''), je la [[26-a de aŭgusto]] [[1346]]. Ĝi okazis post granda angla rajdo en norda Francio. La angloj sieĝis [[Calais|Kalezon]] kaj konkeris ĝin post dek unu monatoj en 1347.
 
* La [[Batalo de Poitiers (1356)|batalo de Poitiers]] (pr. ''Pŭatje''), fakte ĉe vilaĝo ''Maupertuis'', en okcidenta Francio) je la [[19-a de septembro]] [[1356]]. La franca reĝo, [[Johano la 2-a (Francio)|Johano la 2-a]] ''(Jean II le Bon)'' estis kaptita.
 
La [[8-a de majo|8-an de majo]] [[1360]], la angloj kaj la francoj traktatis. Ili subskribis la [[Bretinja Packontrakto|Bretinjan packontrakton]] ''(Brétigny)'', per kiu Francio perdis multe da teritorioj. Krome ĝi devis pagi por la liberigo de reĝo Johano ostaĝmonon. Anglio rezignis pretendi la francan reĝecon.
Linio 111:
 
== [[1389]]–[[1429]]: Militpaŭzoj, traktatoj, anglaj konkeroj, kaj francaj baraktadoj ==
[[Dosiero:John duke of burgundy.jpg|thumbeta|dekstre|200px|Johano Sentima.]]
Dum tiu periodo okazis nova milito: la [[enlanda milito|intercivitana milito]] inter la [[Armanjakoj]] kaj la [[Burgonjo|Burgonjanoj]]. Fakte, la nova franca reĝo, [[Karlo la 6-a (Francio)|Karlo la 6-a]] (''Charles VI le Fou'', [[1380]]-[[1422]]), freneziĝis en [[1392]]. Tial la povon volis preni liaj onkloj. Inter ili, la Burgonja duko [[Filipo la 3-a]] ''(Philippe III le Hardi)'' estis unu el la plej potencaj. Kiam li forpasis en [[1404]], la Orleana duko prenis la reĝan povon. La filo de Filipo, [[Johano Sentima]] ''(Jean sans Peur)'' volis la povon kaj pro tio li mortigis la Orleanan dukon je la [[23-a de novembro]] [[1407]]. Honora milito ekis. La filo de la Orleana duko fondis la grupon de la Armanjakoj por kontraŭi la grupon de la Burgonjanoj (vidu [[Civila milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj]]). Tiu milito apartenas al la Centjara Milito, ĉar tiuj grupoj kelkfoje aliancis kun la Angloj, ekzemple en [[1418]].
 
Linio 143:
* Neillands, Robin, ''The Hundred Years War'', Routledge, 2001, ISBN 978-0-415-26131-9
* Perroy, Edouard, ''The Hundred Years War'', Capricorn Books, 1965.
* Ross, Charles, ''The Wars of the Roses'', Thames and Hudson, 1976.
* Seward, Desmond, ''The Hundred Years War. The English in France 1337–1453'', Penguin Books, 1999, ISBN 0-14-028361-7
* Sumption, Jonathan, ''The Hundred Years War I: Trial by Battle'', University of Pennsylvania Press, September 1999, ISBN 0-8122-1655-5
Linio 150:
 
== Notoj ==
{{referencojReferencoj|2}}
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 157:
* [[Milito de la du Petroj]]
 
{{legindaLeginda}}
* {{Tradukita|lingvo= fr |artikolo=Guerre de Cent Ans |revizio=152975330 }}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Centjara milito| ]]