Futbalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 273:
* ''La Raulito'' estas argentina filmo de [[1975]], reĝisorita de la ĉilia Lautaro Murúa kaj protagonizita de Marilina Ross. Ĝi estis premierita la 10an de julio 1975, en Bonaero. La scenaro estis farita de José María Paolantonio, Juan Carlos Gené kaj Martha Mercader, bazita sur la reala historio de María Esther Duffau plej bone konata kiel "La Raulito", nome fanulino de la [[Club Atlético Boca Juniors]], kiu vivus en korektejo, [[prizono]] kaj [[frenezulejo]].
* ''Historias de fútbol'' (Futbalaj historioj) estas ĉilia filmo de [[1997]], reĝisorita de Andrés Wood, en kiu aperas tri historioj kun komuna temo: futbalo.
* ''Días de fútbol'' (Futbalaj tagoj) estas hispana komedia filmo de [[2003]], reĝisorita de David Serrano de la Peña. Temas pri malvenkuloj kiuj decidas organizi futbalteamon.
* ''El penalti más largo del mundo'' estas hispana filmo de [[2005]], reĝisorita kaj scenarigita de Roberto Santiago, baze sur rakonto de la argentina verkisto [[Osvaldo Soriano]], titolita ''El penal más largo del mundo''. En tiu filmo stelulas la fama aktoro Fernando Tejero, konata pro siaj roluloj en televidserioj kiel ''Aquí no hay quien viva'' aŭ ''La que se avecina''.
 
===En literaturo===
* [[Die Angst des Tormanns beim Elfmeter|La timo de l'golulo dum penalo]] estas germanlingva literatura verko de [[Peter Handke]], kies titolo estas ofte citata (kvankam apenaŭ sen la komento, ke la fiaskotimo de la ŝotanto multe pli grandas).