Cotton Mather: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
pli bona ŝablono (Vivtempo), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:Cotton Mather.jpg|eta|Cotton Mather|Cotton Mather]]
'''Cotton MATHER''' (naskita je la [[12-a de februaro]] [[1663]] en [[Bostono]], mortinta tie je la [[13-a de februaro]] [[1728]]) estis politike tre influa [[puritanismo|puritano]] en la [[Britio|britaj]] kolonioj en [[Norda Ameriko]].
Oni povus nomi lin [[usono|usonano]], se Usono tiam jam ekzistus.
 
Li estis filo de [[Increase Mather]], nepo de John Cotton kaj Richard Mather. Lia patra avo finstudis en [[Oksfordo]] kaj en 1635 translokiĝis al Nov-Anglio, al Bostono (li verkis libron pri la vojaĝo). La avo setlis en [[Dorchester (Masaĉuseco)|Dorchester]] kaj laboris kiel pastro. Lia filo – Increase – diplomiĝis jam en la aĝo de 17 jaroj en Harvardo, poste en Dublino. Increase estis rektoro de Harvardo inter 1685 kaj 1701.
 
Cotton Mather en aĝo de 12 jaroj ekstudis en Harvardo. Tiam li jam legis kaj skribis latine, greke. Li transprenis la diplomon en [[1678]] (15 jarojn aĝa) el mano de sia patro.
 
Ĉar li havis komence elparolajn problemojn, li orientiĝis ankaŭ al kuracado, sed iu amiko helpis lin regi la parolproblemojn per malrapida kaj pripensita elparolo. Li predikis unuafoje en aŭgusto de 1680, en preĝejo de sia patro. Oni ordinis lin oficiale en 1685, poste li laboris kun la patro.
 
Li verkis pli ol 450 librojn kaj aliajn eldonaĵojn kaj havis grandan influon al la filoj kaj nepoj de puritanoj elmigrintaj el [[Anglio]]. Li predikis severan, [[fundamentismo|fundamentisman]] puritanismon kaj kontribuis prepari la postan memkomprenon de Usono kiel "elektita popolo".
 
Kelkaj el liaj pensoj antaŭis lian epokon: li proponis, ke la instruisto ne punu, sed laŭdu la lernantojn. Li proponis, ke la kuracisto eĉ okupiĝu pri la spirita stato de la malsanulo. Mather ankaŭ fondis asociojn por publikaj taskoj.
 
En [[sorĉistinpersekuto|sorĉistinaj procesoj]] Mather defendis la vidpunkton, ke persono estas respondeca pri ĉio, kion ĝi faras en sonĝo aŭ vizio de alia persono.
 
Sur la kampo de [[biologio]] Mather laboris pri kultivado de plantoj, observante, ke diversaj specoj de [[maizo]] kruciĝas, se ili kreskas tiel proksime, ke vento de unu speco atingas la alian. Li estis por preventa [[vakcino|vakcinado]] kontraŭ [[variolo]]. Kiam li vakcinigis sian filon kaj tiu preskaŭ mortis, la komunumo ekkoleris.
 
Kiel puritano Mather estis verva kontraŭulo de la [[kvakero]]j.
Linio 29 ⟶ 30:
Post la detronigo de la brita reĝo [[Jakobo la 2-a (Anglio)|James la 2-a]] Mather kungvidis ribelon kontraŭ ties [[Nov-Anglio|Nov-Anglia]] guberniestro.
 
Li edziĝis trifoje kaj havis entute 15 gefilojn.
 
== Gravaj verkoj ==
* Magnalia Christi Americana (1702)
* Manuductio ad Ministerium (1726)
 
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{DEFAULTSORT:Vivtempo|Mather, Cotton}}
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1663]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1728]]
[[Kategorio:Protestantismo]]
[[Kategorio:Usonaj politikistoj]]