Laŭzio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 45:
Laŭ tradiciaj raportoj, Laŭzio estis akademiulo kiu laboris kiel la Gardanto de la Arkivoj por la reĝa tribunalo de Ĝoŭo.<ref>{{citaĵo el la reto||url=http://www.edepot.com/taoism_lao-tzu.html |titolo=Lao Tzu (Lao Zi) Scroll Paintings and Posters |eldonisto=Edepot.com |dato=|alirdato={{subst:FormatoDato|2013-02-15}}}}</ref> Tio laŭdire permesis al li larĝan aliron al la verkoj de la ''Flava Imperiestro'' kaj aliaj klasikaĵoj de la tempo. La rakontoj asertas ke Laŭzio neniam malfermis formalan lernejon sed tamen altiris grandan nombron da studentoj kaj lojalaj disĉiploj. Ekzistas multaj varioj de rakontoj rerakontantaj lian renkonton kun Konfuceo, plej fame en la ''Ĝŭangzio''.<ref name="Simpkins 1999 pp 12-13">{{Harvtxt|Simpkins|Simpkins|1999|pp=12–13}}</ref><ref>{{Harvtxt|Morgan|2001|pp=223–224}}</ref>
 
[[Dosiero:Representation of Laozi.PNG|eta|dekstra|180px|<!-- cs:250ppx|Lao-c' na dřevorytu cs->eo:_250ppx_|_Lao_-c' _na_ _dřevorytu_ de:''Lǎozǐ<br>Nach einem chinesischem Holzschnitt -->Laŭzio.]]
 
==La instruo de la Laoco==
'''La Laoco tao-te-ĉing aŭ la libro de moralo''' estas verko atribuita al Laŭzio kiu konsistas el 81 alineoj pri [[moralo]] kaj vivkompreno. Ĝi intencas instrui [[konduto]]n al [[homo]] kaj partikulare al la [[reganto]].<ref name="Laoco" >''La Laoco tao-te-ĉing'' aŭ ''la libro de moralo'' (trad. Seiho Nishi, Amika Esperanto-Rondo / Laŭte!, Beauville 1996, 25 p.)</ref>
 
===Alineoj===
{{Div col|cols = 2}}
Resumo de la 81 alineoj povas esti jena:<ref>Tamen temas pri nur izolaj ideoj elprenitaj de traduko.</ref>
* 1.- ''Tao'' estas la [[vojo]] de kapableco kaj ''Ming'' la vojo de ĉiamvolemo.
* 2.- Kunekzistas la malo kun la malmalo, la esto kun malesto.
* 3.- La [[reganto]] regu por la popolo.
* 4.- ''Tao'' estas plena kaj malplena, prapraa.
* 5.- Naturo kaj saĝa reganto estas semkompataj.
* 6.- [[Valo]] kaj ino estas senmortaj, "La pordo de la mistera ino estas la [[radiko]] de l'universo."<ref>paĝo 4</ref>
* 7.- Ĉielo kaj tero estas senfinaj, la saĝa reganto metas sin ekster la afero.
* 8.- Plejbono estas kvazaŭ [[akvo]], ne trovas baron.
* 9.- Pleno estas neeltenebla.
* 10.- Unuigo de la [[korpo]] kun la Unu (Tao). Sensciulo ne posedas.
* 11.- Truo, kavaĵo, [[spaco]]: esto efikas, ĉar malesto agas.
* 12.- Koloroj, gustoj; la saĝa reganto forlasas tion.
* 13.- [[Honoro]] kaj malhonoro.
* 14.-La [[Nenio]].
* 15.- Taoisto ne volas esti plenplena, sed plenigebla.
* 16.- En malpleno, trankvilo. Reveni al [[radiko]].
* 17.- Plejbona reganto.
* 18.- Kiam ĉio malbonas, aperas lojaloj.
* 19.- Estu naiva kaj simplanima.
* 20.- Senemocia.
* 21.- Tao estas [[kaoso]], spirito estas vereco.
* 22.- Sanktulo kaj eminenta reganto obeas al Unu (Tao) kaj fariĝas modelo de la popolo.
* 23.- [[Naturo]] kaj homo faras nenion daŭre.
* 24.- Kiu fieras, ne meritas.
* 25.- Kaoso sennoma dekomence. Homo = Tero = Ĉielo = Tao = Naturo.
* 26.- La pezaĵo subtenas la malpezaĵon kiel radiko.
* 27.- La sanktulo utiligas ĉion kaj forĵetas nenion.
* 28.- Kiu kondutas tiel kaj maltiel samtempe, "fariĝos valo de la popolo".
* 29- La sanktulo evitas ekstremon.
* 30.- Kontraŭ [[milito]].
* 31.- Taoisto ne volas esti militisto, ne ŝatas homomortigon.
* 32.- Kiam la reganto obeas al Tao, la popolo propravole obeas al li. Tao estas "komparebla al riverego kaj maro, en kiujn ĉiuj riveretoj kaj valoj enfluas".<ref>P. 11.</ref>
* 33.- Kiu obeas al sia destino, vivas longe.
* 34.- Tao superfluas, akceptas ĉion.
* 35.- Oni regu la popolon laŭ Tao, nevidebla, neaŭdebla sed ne konsumebla.
* 36.- Oni ne elmontru la sekreton de la regado.
* 37.- Ĉio okazas per si mem; Tao estas senvola; la [[popolo]] estas per si mem trankvila.
* 38.- La virtulo ne volas esti virtema.
* 39.- Pra tempe ekzistis Unu (Tao).
* 40.- Reago estas la ago de Tao.
* 41.- Tao estas transsensa kaj nenomebla.
* 42.- Ĉiu estaĵo konsistas do el negativo, pozitivo kaj [[harmonio]].
* 43.- Nefaro estas utila.
* 44.- Kiu multe avaras, multe elspezas.
* 45.- Perfekto ŝajnas difekta.
* 46.- [[Avareco]] estas [[peko]] plej granda.
* 47.- Sanktulo faras ĉion ne farante mem.
* 48.- Plu pri neniofarado.
* 49.- La sanktulo ne posedas sian propran koron, donas ĝin al la popolo.
* 50.- Vivorajto, troa prizorgo de vivo.
* 51.- Nenio ekzistas sendepende de Tao.
* 52.- Ĉies patrino estas Tao.
* 53.- La granda vojo estas ebena. Oni ne regu per "[[lukso]] de rabisto".
* 54.- Bonkontruado. Tao faras nenion kaj faras ĉion.
* 55.- Kiu vivas virteme, estas komparebla al infaneto.
* 56.- Kiu scias, ne parolas.
* 57.- Nenio estas absoluta.
* 58.- Regado estus grandanima. Kontraŭ malpermesoj, [[intelektulo]]j, teknikistoj, [[leĝo]]j.
* 59.- Popolo estas naturo.
* 60.- Granda regno estas kvazaŭ kuiri [[fiŝo]]n; oni regu la popolon laŭ Tao.
* 61.- Granda regno estas kiel malsupra parto de [[rivero]]: kunfluejo.
* 62.- Tao troviĝas en la profundejo de ĉiuj estaĵoj.
* 63.- Faru nefarante,
* 64.- Ĉio stabila estas daŭrema. Kiu intencas fari, malsukcesos.
* 65.- La popolo ne estu saĝa; ĉiela leĝo, pravirto.
* 66.- Kiu volas regi la popolon, humiligu sin.
* 67.- Humaneco, modesteco kaj humileco.
* 68.- Nek fanfaronu, nek koleru nek konkuru.
* 69.- Retiriĝo.
* 70.- Tio estas facile komprenebla.
* 71.- Pli ol scifiero, suferscio.
* 72.- La popolo timu reĝan dignon.
* 73.- Kuraĝo neperforta estas sekura.
* 74.- La popolo timu [[morto]]n.
* 75.- Plibone senzorge ol zorgeme.
* 76.- La rigideco estas [[signo]] de morto, fleksebleco de vivo.
* 77.- Taoisto donas al la popolo sian superfluon.
* 78.- Kontraŭ malmoleco, mola [[akvo]]; malforto superas [[forto]]n.
* 79.- [[Ĉielo]] estas senpartia.
* 80.- Lando estas malvasta: [[utopio]].
* 81.- Sanktulo nur servas, ne pretendas.
{{Div col end}}
 
== Referencoj ==