Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2 145:
:Dankegon kara! Elstara kontribuo kaj memorigo! [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 13:40, 18 mar. 2020 (UTC)
: Mi tre dankas! [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 19:15, 19 mar. 2020 (UTC)
== Lanĉita konkurso VikiPrintempo COE 2020 - patroprenu, helpu kaj gajnu! ==
[[File:CEE Spring Logo CEE-t2.svg|thumb|link=Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Partoprenu la konkurson en [[Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Vikivojaĝo]] kaj en [[:w:eo:Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Vikipedio]]]]
Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial [[:meta:Esperanto kaj Libera Scio/eo|EliSo]] lanĉas la konkurson '''VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020''' - samtempe '''en [[:incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Vikivojaĝo]] kaj en [[Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Vikipedio]]'''. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!
La konkursa parto daŭras '''ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK'''. La 3 venkontoj gajnos donackartojn valorajn '''20-70 eŭrojn''' kaj 2 ankaŭ '''abonon de Vinilkosmo''' kun (ne nur) Esperanta muziko.
Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:
* vi '''povas''' partopreni per artikoloj pri '''via lando''' <small>- nur estas malpermesataj landoj, kie estas Esperanto oficiala lingvo (ne validas por landoj kun Esperanto kiel minoritata lingvo aŭ kultura heredaĵo)</small>
* la konkurso okazas '''ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo''' - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
* Estas 2 '''specialaj kategorioj''' kun aldonaj premioj - por artikoloj en '''Vikivojaĝo''' kaj pri '''genra egaleco'''.
* ne estas starigita minimuma kvanto de aldonita enhavo po artikolo, nek minimuma bezonata kvanto de poentoj por venki (do vi povas venki eĉ per malpli ol 5 artikoloj, malsame ol lastjare)
* pli gravas suma kvanto de nova kvalita enhavo ol nombro de artikoloj (vi povas venki ĉu per multaj relative mallongaj artikoloj aŭ per unu tre longa)
* kalkulado de poentoj estas pli facila, do vi ne devas zorgi pri matematikaĵoj
[[File:Wikivoyage-Logo-v3-eo.svg|250px|link=:incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020|center]]
Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas en ''Vikimedia Kovilo'' - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. '''Por helpi al vi fari tiun unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn''' - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn 2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por Vikivojaĝantoj!
Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ vi post la konkurso ekŝatos la projekton {{Rideto|;-)}}
<div style="text-align: center;">
{{Alklakebla butono|:incubator:Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Partoprenu en Vikivojaĝo}}
{{Alklakebla butono|Projekto:VikiPrintempo COE 2020|Partoprenu en Vikipedio}}</div>
PS: Por resto de la jaro ni pripensas similajn eventojn pri aliaj kontinentoj. Tamen, dume nur VikiPrintempo COE estas konfirmita kaj provizas sufiĉe grandajn premiojn.
--[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 19:07, 22 mar. 2020 (UTC)
|