Koreio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Fransoazo (diskuto | kontribuoj)
*alineo
Linio 141:
 
== Nomoj ==
Korealingve, Koreio nomiĝas "Chosŏn" (''ĉosen'', 조선; 朝鮮) en Nord-Koreio kaj "Hanguk" (한국; 韓國) en Sud-Koreio. La okcidenta nomo "Koreio" (de [[Goryeo]] (고려; 高麗)) estas neŭtrala nomo kiun la nacioj ambaŭ ofte uzas en internacia parolado. Ekzistas kompleksaj historiaj kialoj por la uzado de ĉiu el la tri nomoj, de kiuj la sekvanta paragrafoalineo estas resumo. La ĉinaj skribosignoj de Goryeo estas ĉinalingve prononcita kiel ''gaŭli'' anstataŭ Goryeo, tial Marko Polo nomis ĝin "Cauli" (''kaŭli'') en lia skribo.
 
Antaŭ la Tri-Reĝlanda Tempo, "Joseon" estis la nomo de diversaj fruaj ŝtatoj en norda Koreio, kaj "Han" estis uzata en la nomoj de multaj tribaj konfederacioj en la sudo. (Laŭ la [[Dangun]] mito, "[[Go-Joseon|Malnova Joseon]]" estis la unua korea ŝtato.) Dum la 660-oj, la reĝlandojn de [[Baekje]] kaj [[Goguryeo]] ekkontroliĝis [[Silla]], kaj Koreio nomiĝis "Silla" (aŭ [[Unuiĝinta Silla]] de modernaj historiistoj) ekde tiam ĝis la 10-a centjaro. En [[936]], la nova reĝlando de [[Goryeo]] venkis super Silla-n. De Goryeo venis "Cauli" (la [[Itala lingvo|itala]] literumo de la nomo kiu [[Marko Polo]] donis al la lando en sia verko ''Vojaĝoj''), de kiu venis la [[Esperanto|esperanta]] vorto "Koreio". En [[1392]], la [[Joseon Dinastio]] ekregis kaj la nacio estis renomita "Joseon" (''Daejoseonguk'' plene, aŭ "Granda Joseon-Nacio"). En [[1897]], la [[Korea Imperio]] (''Daehan Jeguk'') fondiĝis, reuziganta la nomon "Han". En [[1910]], [[Japanio]] invadis Koreion kaj la nomo reŝanĝiĝis al "Joseon" ("Ĉosen" [[Japana lingvo|japanlingve]]). En [[1919]], memagnoskanta [[Provizora Registaro de la Respubliko de Koreio]] fondiĝis en [[Ŝanhajo]], kiu uzis la nomon "[[Respubliko de Koreio]]" (''Daehan Minguk''), modifita versio de la nomo "Koreia Imperio". Post eljapania sendependigo kaj la nacia [[Divido de Koreio|divido]] en [[1945]], la suda [[Usono|usone]] okupita zono iĝis la "Respubliko de Koreio" (aŭ ''Hanguk'' kiel mallongigo korealingve) en [[1948]], pro la influo de la ne-[[Komunismo|komunista]] ŝanhaja grupo. Tamen, la norda [[Sovetio|sovete]] okupita zono iĝis la "Demokratia Popola Respubliko de Koreio" (aŭ ''Joseon'' kiel mallongigo korealingve) sub la rego de [[Kim Il-sung]], kiu admiris la nomon "Joseon" pro ĝiaj antikvaj kaj nordaj signifoj.