Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Korekto kaj aktualigo rilate al la IKEF-revuoj)
IKEF havis antaŭulon. Temis pri [[Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio]] ([[EKI]]), kies estraranoj, [[F.L.M. Wensing]] (Nederlando), [[Erik Carlén]] ([[Svedio]]) kaj [[Bruno Vogelmann]] (Germanio) agadis en la 60aj kaj 70aj jaroj.
 
S-ro Braun pro profesiaj spertoj konvinkiĝis pri la valoro de la lingvo en la kampo de internaciaj komercaj rilatoj. Li kaj s-ro Mee en [[1984]] ekintencis revivigi la uzadon de Esperanto en komerco/ekonomio kaj kunlaborigi la interesitajn homojn tiucele. Ili iniciatis sondadon de opinioj inter la fakdelegitaro de [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]]. La opinisonda cirkulero iris al pli ol 150 adresoj en 67 landoj, kaj ĝi invitis al kunlaboro. La reagoj estis tiom multnombraj ke, por grupe respondi, en aŭgusto 1984 eldoniĝis la unua [[Laŭokaza Novaĵletero]] de IKEF (antaŭulo de La Merkato).
[[Dosiero:1993 Dokumentaj Kreditoj.jpeg|eta|''Dokumentaj Kreditoj'', 1993.]]
Unua laborkunsido okazis en [[Brugge]], [[Belgio]], la [[19-a de aprilo|19-an de aprilo]] [[1985]], kun s-roj Braun, Mee kaj Rotsaert. La fondkunveno okazis dum la [[70-a UK 1985|70a Universala Kongreso]] en [[Augsburg]], [[Germanio]], la 6-an de aŭgusto 1985, kun 30 partoprenantoj.
Preskaŭ 20 jarojn post la fondo IKEF kaj ĝiaj membroj okupiĝas pri
 
* eldono de interkomunikilo ''[[Laŭokaza Novaĵletero]]'' (ekde 1989 [[Merkato (revuo)|''La Merkato'']]) kvarfoje jare (la 100a kaj lasta numero aperis en aprilo 2011)
* helpo kaj instigo al negoco inter Esperanto-parolantaj komercistoj (sed IKEF mem ne negocas, nur peras)
* reklamanoncoj de entreprenoj, ĉefe en ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''
142

redaktoj